MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Politiko

LEONO LA 14A

Spirita gvidanto kun perua koro

La 8a de majo 2025 markis historian momenton en Peruo: la konklavo en Romo anoncis la elekton de la nova papo. Tamen, la ekscito venis ne nur por la katolikaj fideluloj, sed por la perua loĝantaro ĝenerale, ĉar temis ne nur pri la elekto de papo, sed ankaŭ pri la elekto de perua civitano.

Robert Francis Prevost, naskiĝinta en Ĉikago (Usono) kaj naturalizita peruano en 2015, estis elektita kiel papo Leono la 14a. Lia ligo al la lando ne estas hazarda: li servis dum pli ol 40 jaroj kiel episkopo de Chiclayo [ĉiklajo] en la Aŭgustena Ordeno de Latin-Ameriko. Por Peruo lia elekto instigis ankaŭ pripensadon pri la politika kaj socia kunteksto.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Gustavo VILLANUEVA CHÁVEZ
Peruo


Gustavo VILLANUEVA CHÁVEZ estas aktiva en Perua Esperanto-Asocio kaj interpretisto de la perua gestolingvo.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Gustavo Villanueva Chávez el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2025-06-30