PolitikoOPINIOWilders fuĝas de respondecoĈi tiu artikolo estas sekvo de La nederlanda registaro malkoheras (MONATO 2025/07, p. 8). (red.) La 3an de junio la ĉefministro Dick Schoof iris al la reĝo por anonci, ke lia kabineto demisias. Tio signifas, ke ĉiuj ministroj kaj ŝtatsekretarioj eksiĝis el sia posteno, dum ili apenaŭ unu jaron oficis en Hago. La kaŭzo estis Geert Wilders, estro de la ekstremdekstra partio Partij voor de Vrijheid (PVV – Partio por Libereco), kiu en antaŭa semajno anoncis, ke li ne kontentas pri la interkonsentoj faritaj antaŭe kun la koaliciaj partneroj. Li volas ŝanĝi la interkonsenton kun ili kaj fermi la landlimojn. La koaliciaj partneroj (VVD – la tradicia dekstra liberala partio, NSC – Nova Socia Kontrakto, BBB – Movado de Agrikulturistoj kaj Civitanoj) furioze reagis kaj sentis sin trompitaj, akuzis Wilders pri forkuro, kiam la situacio malboniĝas. Fakte ne estis surprize, ke Wilders faris ion tian, ĉar jam en 2012 li faris similan manovron, kiam li ĉesis „toleri” minoritatan kabineton de VVD kaj CDA (kristandemokratoj) pro buĝetaj aferoj. Cetere la ministro pri loĝado, s-ino Mona Keijzer de la partio BBB, retiris la planon pri la neplialtigo de la socialaj lupagoj, ĉar la Konsilio de la Ŝtato akre kritikis ĝin kaj la loĝkorporacioj minacis procesi kontraŭ tio, ĉar tia parta plialtigo kontraŭis antaŭan interkonsenton kun la loĝkorporacioj, kiun subskribis la ministro. Wilders perdis tiel unu el siaj allogaĵoj por sia voĉdonintaro. Li kredas ke li povos denove uzi enmigradon kiel temon por la venontaj balotoj. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Bert DE WIT
Nederlando
Bert DE WIT estas biologo, kiu laboris en ŝtataj konsilantaroj pri la esplorado de problemoj pri spacordigo, medio- kaj natur-protektado en Nederlando.
|