MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

El diplomatia vidpunkto

ANALIZO

Ĉinio kaj CELAC plifortigas kunlaboron

La 13an de majo 2025 okazis en Pekino, la ĉefurbo de Ĉinio, la kvara ministra pintkunveno inter Ĉinio kaj CELAC 1, la Komunumo de Latin-Amerikaj kaj Karibaj Ŝtatoj, konata en mondaj amaskomunikiloj kiel China-CELAC Forum (CCF, Forumo Ĉinio-CELAC). Ĉi tiu pintkunveno vekis intereson de la mondaj novaĵagentejoj kaj ĝi meritas klarigon.

Dekjara historio

CCF estas multflanka kunlabora mekanismo, kiu estis fondita en januaro 2015 inter Ĉinio kaj la CELAC-landoj. Ĝi funkcias kiel la ĉefa platformo por politika kaj ekonomia dialogo en diversaj kampoj de la reciproka kunlaboro, kiel ekzemple agrikultura produktado, sciencaj kaj teknologiaj novigadoj, mildigo de malriĉeco, daŭripova evoluo, defenda kunlaboro ktp. Konkrete, ĝis nun Ĉinio donis al CELAC-landoj pli ol 17 000 registarajn stipendiojn, malfermis 68 Konfuceo-Institutojn kaj subskribis 26 dokumentojn pri reciproka kunlaboro en la kampo de instruado.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Julius HAUSER


Julius Hauser estas emerita ambasadoro de Slovakio. Li esperantistiĝis kiel memlernanto en 2010.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2025-06-30