MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Moderna vivo

SPORTO

Neatendita venkintino en triatlono

La slovakaj triatlonistoj entuziasme ĝojkrias. La 10an de majo 2025 la 34-jara slovaka daŭrokura sportistino Nikola Čorbová [ĉorbová] iĝis la unua virino en la historio de tiu sporto, kiu venkis absolute en unu el la plej ekstremaj triatlonoj de la mondo, Himalayan Xtri 1 en Nepalo.

La vetkuro okazis en defia kaj malfacila montara medio ĉirkaŭ la nepala urbo Poĥaro kaj postulis de la konkurantoj eksterordinaran persiston ne nur fizikan sed ankaŭ mensan. La starto okazis en netradicia horo: je la kvara matene.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio


Julius Hauser estas emerita ambasadoro de Slovakio. Li esperantistiĝis kiel memlernanto en 2010.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2025-06-30