![]() LingvoITALIO/DIALEKTOLOGIOLa aer(plen)eco de pesimisma, seniluzia idiomo: la plaĉenza dialektoEn la jaro 2013 la asocio UNPLI (Itala nacia unuiĝo por la antaŭenigo de lokaj komunumoj) starigis la Internacian Tagon de Dialektoj kaj de Lokaj Lingvoj, solenendan ĉiujare la 17an de januaro. La celo estas konservi kaj valorigi tiun nematerian heredaĵon, la lingvaĵon, kiu estas esprimo tipa de ĉiu kulturo, teritoria identeco kaj socia graveco. La nombro de dialektoj en la mondo estas senfina, kaj ekzistas miloj da lokaj kaj minoritataj lingvoj. En Italio, laŭ diversaj taksoj kaj subtaksoj, ekzistas pli ol 1000 dialektoj kaj pli ol 500 lokaj kaj minoritataj lingvoj. Iuj proksimiĝas kaj kutimiĝas al lokaj lingvoj, vojaĝante aŭ aŭskultante popolajn kantojn. Aliaj esploras ilin science, kiel faris la italaj universitatoj de Verono kaj Trento kaj la Statistika instituto de la aŭtonoma provinco Bolzano [bolcano], situanta ĉe la norda limo de Italio. Fakuloj kalkulis la procenton de homoj, kiuj kutimas paroli dialekton en la familia rondo kaj kun amikoj, en la regionoj esploritaj: Trentino Alto Adige (Suda Tirolo), Venecilando, Lombardio kaj Piemonto. La unuan lokon okupas la tirolanoj (91 elcentoj). Estas konate, ke ili estas tre ligitaj al siaj radikoj, portas tradiciajn vestojn kaj plu konservas tirolan stilon en siaj hejmoj. Sekvas la friulanoj (ĉirkaŭ 74 elcentoj) kaj tuj poste la venecilandanoj, la piemontanoj kaj la lombardoj. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Bruna MILANI
Italio
|