MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Lingvo

ETRUSKOJ

Ĉu la mistero finfine solviĝas?

La etruskoj, antikva popolo, kiu floris en centra Italio (ĉefe Toskanio, Umbrio kaj norda Latio) inter la 9a kaj la 1a jarcentoj a.K., ĉiam estis ia enigmo por eŭropaj historiistoj kaj fakuloj pri lingvoscienco. Ilia kulturo estis tre evoluinta kaj influis profunde la romian civilizon, sed ilia lingvo, kvankam parte deĉifrita, restis izolita el lingvistika vidpunkto. Ĉu ĝi venis el Malgranda Azio, kiel supozis la historiisto kaj helena aŭtoro Herodoto? Ĉu temas pri antaŭhindeŭropa restaĵo? Lastatempaj genetikaj kaj lingvistikaj esploroj liveras novajn ŝlosilojn por interpreti kaj eble solvi tiun malnovan misteron.

Genetiko kontraŭ mito

Internacia teamo de esploristoj el la universitatoj de Tubingeno (Germanio), Florenco (Italio) kaj Vieno (Aŭstrio), sub la gvido de profesoro Cosimo Posth, analizis la antikvan DNA-on de 82 individuoj el Etruskio kaj najbaraj regionoj, kiuj vivis inter 800 a.K. kaj 100 p.K., kadre de ampleksa genetika studo publikigita en la revuo Science Advances (2021). La rezulto montras, ke la etruskoj estis genetike preskaŭ nedistingeblaj de aliaj italiaj popoloj, kiuj tamen paroladis hindeŭropajn lingvojn. Tio kontraŭdiras la hipotezon de Herodoto pri etruska origino en Malgranda Azio (Lidio) kaj subtenas male alian teorion pri ilia indiĝena deveno el la itala duoninsulo.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Roberto PIGRO
redaktoro de la lingva rubriko

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2026-03-16