![]() LingvoNEŬROLOGIO/LINGVISTIKOMultlingveco malhelpas progreson de demencoNova esploro plenumita de Universitato Concordia en Montrealo donas plian sciencan subtenon al la hipotezo, ke regule paroli du lingvojn aŭ pli povas signife malrapidigi la progreson de la malsano de Alzheimer kaj aliaj formoj de demenco. La studo, gvidita de Kristina Coulter kaj Natalie Phillips kaj publikigita en septembro 2024 en la faka revuo Bilingualism: Language and Cognition, analizis la cerbostrukturon de maljunuloj trafitaj de la alchejmera malsano. Uzante magnetan resonancon, la esploristoj trovis, ke la hipokampo (areo forte rilata al memoro) restas pli granda ĉe dulingvaj pacientoj, kio sugestas mekanismon de cerba „konserviĝo” ligita al plurlingveco. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Roberto PIGRO
redaktoro de la lingva rubriko
|