![]() HobioBRITIOFoiro de pupodomojEn majo en la urbodomo de Kensington, centra Londono, okazis dutaga Festivalo de Pupodomoj. Temas pri metiista foiro. La tri etaĝoj de la urbodomo estis plenplenaj de standoj, kie 125 ekspoziciantoj prezentis ĉion imageblan, per kiu oni povus konstrui kaj ekipi pupodomon. Estis ne nur miniaturaj domoj, sed ankaŭ etaj mebloj, plankoj, lampoj, ceramikaĵoj, manĝaĵoj, floroj kaj ĝardenoj, tapiŝoj, murtapetoj kaj ŝtofoj kun tute etaj desegnoj, krom kompreneble la hometoj por loĝi en ili. Unu el la standoj vendis tute malgrandajn tabuletojn de ligno por fari etajn meblojn, pordojn aŭ plankojn. Ne temis pri iu ajn ligno, sed pri historia ligno, konservita el famaj ŝipoj de la brita mararmeo antaŭ 200 jaroj. Alia stando vendis antikvaĵojn: malnovajn mebletojn por pupodomoj, plejparte el Germanio. Por homoj kun gusto pri tiaj aferoj, eblis ankaŭ aĉeti por la karcero en sia mezepoka kasteleto malgrandajn torturilojn kaj ekzekutilojn. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Anna LÖWENSTEIN
korespondantino de MONATO en Britio
|