![]() LingvoOCEANIOPapuo-Nov-Gvineo kaj ĝia bunta lingva pejzaĝoPapuo-Nov-Gvineo estas rimarkinda ne nur pro sia natura medio kaj kultura riĉeco, sed ankaŭ pro sia lingva komplekseco. Laŭ plej aktualaj taksoj, pli ol 840 vivantaj lingvoj estas parolataj en la lando, kio reprezentas pli ol dek elcentojn de ĉiuj konataj lingvoj tutmonde. Tiu koncentriĝo de lingvoj ene de unu sola ŝtato igas la landon aparte interesa, se ne unika, el lingvoscienca vidpunkto. Izoliteco kiel lingva evoluigiloLa escepta diverseco de la oceania lando devenas ĉefe de historiaj kaj geografiaj faktoroj. La regiono estas loĝata dum almenaŭ 50 000 jaroj, kaj la montara pejzaĝo, kombinita kun manko de interligaj vojoj, favoris la izolitecon de vilaĝoj kaj komunumoj. En multaj okazoj nur kelkaj centoj da personoj parolas specifan lingvon, sen rekta rilato kun najbaraj idiomoj. Tio kondukis al la disvolvo de centoj da apartaj lingvoj, multaj el kiuj estas paroleblaj nur en unu aŭ du vilaĝoj. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Jacopo PIGRO
|