Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Politiko

OPINIO

La nederlanda registaro malkoheras

Post la balotoj por la parlamento en 2023, per kiuj la popolisma PVV (Partio por la Libero) fariĝis la plej granda partio, dum longa periodo oni provis konstrui novan registaron. Kutime la ĉefministro venas el la plej granda partio, sed tion ne akceptis la aliaj dekstraj partioj, kiuj pretis eniri koalicion kun ĝi. Tiuj partioj estas: NSC (Nova Socia Kontrakto), BBB (Movado de Agrikulturistoj kaj Civitanoj) kaj VVD (la tradicia dekstra liberala partio). La novaj partioj NSC kaj BBB fakte ekkreskis ĉirkaŭ personoj, nome Pieter Omtzigt kaj Caroline van der Plas, samkiel PVV estas partio ĉirkaŭ unu persono: Geert Wilders.

Post longaj interparoloj kaj lanĉado de ideoj pri eksterparlamenta kabineto (por „nova administracia/politika kulturo”, kion proponis NSC) estiĝis kabineto sub Dick Schoof, kiu antaŭe estis ministreja ĉefoficisto. Oni unue petis diversajn aliajn figurojn fariĝi ĉefministro, sed tiuj rifuzis aŭ estis forte kritikataj pro duboj pri integreco aŭ eblaj konfliktoj de interesoj.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Bert DE WIT
Nederlando


Bert DE WIT estas biologo, kiu laboris en ŝtataj konsilantaroj pri la esplorado de problemoj pri spacordigo, medio- kaj natur-protektado en Nederlando.

MONATO volas kontribui al la socia debato pri aktualaj temoj. Ĉar laŭ nia opinio gravas aŭdi plurajn voĉojn, ĝi regule aperigas opinio-tekstojn. Ĉiu aŭtoro verkas propranome kaj sola respondecas pri la enhavo de sia teksto.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bert de Wit el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2025-05-29