MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Politiko

BOKO HARAM

Malbona politiko nutras beston

Koruptaj praktikoj, politikaj rivalecoj kaj neefika regado kreas idealan grundon por la kresko kaj la pluvivo de Boko Haram. Sen transformo de la politika mondo tiu ĉi terorisma organizaĵo restos danĝera kaj nevenkebla.

Boko Haram estas haŭsa esprimo, kiu proksimume signifas „Okcidenta edukado estas malpermesita”. La grupo, en siaj jardekoj da ekzisto, fariĝis unu el la plej mortigaj islamismaj terorismaj organizaĵoj en la mondo. Konata pro sia brutaleco, ĝi jam mortigis dekojn da miloj da homoj, ofte atakante la policon, armeajn trupojn kaj civilulojn. Ĝi ankaŭ rezultigis la delokiĝon de 2,3 milionoj da homoj el iliaj hejmoj.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Gabriel OLUBUNMI ÒSHÓ-DAVIES
korespondanto de MONATO en Niĝerio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Gabriel Olubunmi Òshó-Davies el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2025-05-29