Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Politiko

OPINIO

Politika evoluo en neperfekta demokratio

La ŝablono de la brita politika sistemo draste ŝanĝiĝis lastatempe. En 2016 la ĉefministro, David Cameron, estro de la dekstrema Konservativa Partio, demisiis post la referendumo pri „Briteliro”, kiun li kontraŭstaris sed iniciatis sub premo. La rezulto de la referendumo signifis, ke la registaro devas ĉesigi la membrecon de Britio en Eŭropa Unio. Tio estis sukcese promociata de dekstregemuloj, kiuj plendis, interalie sed ĉefe, ke la eŭropaj reguloj pri homaj rajtoj kaj la tro malavaraj sociaj servoj haveblaj en Britio kaŭzis netolereblan enfluon de enmigrantoj, kio malriĉigis la vivon de britoj.

Sensukcesa baraktado

Ekde tiu dato kvar konservativaj ĉefministroj sensukcese baraktis kun problemo: kiel efektivigi la rezulton de la referendumo; kvankam Britio formale eliris el la Unio, ĝi ankoraŭ havas multajn kunlaborajn rilatojn kun la eŭropa komunumo, kaj la kvanto de enmigrantoj ne malpliiĝis. La malfavora ekonomia efiko de nemembreco estas tre evidenta, kaj oni nun taksas, ke la plimulto de la brita popolo pentas pri la referendumo.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Diccon MASTERMAN

MONATO volas kontribui al la socia debato pri aktualaj temoj. Ĉar laŭ nia opinio gravas aŭdi plurajn voĉojn, ĝi regule aperigas opinio-tekstojn. Ĉiu aŭtoro verkas propranome kaj sola respondecas pri la enhavo de sia teksto.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Diccon Masterman el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2025-05-29