![]() El diplomatia vidpunktoPINTKUNVENOEŭropa Unio kaj Sud-Afriko: Plivastigo de reciproka kunlaboroNuntempe la ĉefaj politikaj temoj de ĉiuj mondaj amaskomunikiloj estas la diplomatia fino de la sensenca kaj sanga milito en Ukrainio kaj solvo de la politika situacio en Proksim-Oriento. Ne mirinde do, ke pluraj ĵurnalistoj tra la tuta mondo traktas nur tiujn ĉi temojn. En la kirlo de tiuj mondaj aferoj oni iel forgesis, ke la 13an de marto 2025 okazis en la due plej granda sud-afrika urbo, Kaburbo, sinsekve jam la 8a pintkunveno de la gvidantoj de Eŭropa Unio (EU) kaj Sud-Afriko, kio ankaŭ meritas publikan atenton. Jen mallonga diplomatia ekskurso pri ĉi tiu temo. Ĉefaj rezultojEU estis reprezentata en la pintkunveno de la prezidanto de la Eŭropa Konsilio António Costa kaj la prezidanto de la Eŭropa Komisiono Ursula von der Leyen, kiuj kune kun la prezidanto de la Respubliko Sud-Afriko, Cyril Ramaphosa, konsentis pri plifortigo de la duflankaj rilatoj kaj disvolvado de la reciproka kunlaboro. Fine de la diplomatia renkontiĝo, la gvidantoj de la pintkunveno adoptis 9-paĝan komunan deklaron, kiu reflektas ilian vastan diskuton en duflankaj, tutmondaj kaj regionaj kampoj. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio
Julius Hauser estas emerita ambasadoro de Slovakio. Li esperantistiĝis kiel memlernanto en 2010.
|