![]() PolitikoBALEARAJ INSULOJMajorkaj aktivuloj defendas la katalunanKelkaj miloj da homoj koncentriĝis la pasintan 10an de majo en la majorka urbeto Santa Maria del Camí por partopreni en la Tago por la Lingvo (katalune Diada per la Llengua). La manifestacio kombinis kulturajn elementojn kaj politikan aktivadon por defendi la katalunajn lingvon kaj identecon en Majorko. La evento, organizita de la kultura asocio Obra Cultural Balear kaj la junulara movado Joves per la Llengua, celis atentigi pri la nunaj minacoj al la kataluna lingvo en Balearaj Insuloj kaj mobilizi la civitanojn por ĝia protektado. Kultura rezisto kaj politikaj postulojLa manifestacio komenciĝis per kultura programo, kiu celis evidentigi la profundajn ligojn inter lingvo kaj kulturo. Tradiciaj dancgrupoj kiel Ramellets kaj Al-Mayurqa prezentis siajn spektaklojn, dum la sono de tradiciaj sakŝalmoj nomataj xeremies [ŝeremies] plenigis la aeron de la placo. La evento solene finiĝis per kunkantado de kanto La Balanguera, oficiala himno de Majorko kaj simbolo de la insula identeco. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Ferriol Macip
Katalunio
|