MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Ekonomio

VENEZUELO

Hiperinflacio, valutlimigoj kaj kolapso de la socio

Venezuelo, iam la plej prospera ekonomio en Latin-Ameriko danke al siaj vastaj petrolrezervoj, nun suferas unu el la plej grandaj ekonomiaj krizoj de la mondo. Kun hiperinflacio, kiu neniigis la aĉetpovon, sistemo de valutlimigoj, kiu distordas prezojn kaj amasa elmigrado superanta sep milionojn da homoj, la lando estas esplorinda okazo pri tio kiel malbona ekonomia politiko povas detrui nacion.

La ekonomia fiasko de Venezuelo devenas de la politiko de prezidanto Hugo Chávez, kiu, ĝis sia morto en 2013, sub socialisma retoriko ŝtatigis ŝlosilajn industriojn – petrolo, agrikulturo kaj industrio – per eksproprietigoj sen justa kompenso, forpelante privatan investadon kaj detruante produktivecon. Sistema korupto deturnis miliardojn da dolaroj de la landa petrol-kompanio PDVSA (Petroleos de Venezuela), dum nepotismo transformis sociajn programojn en ilojn de politika regado. La ŝtatigo generis ekstreman dependecon de petrolo, kies produktado kolapsis pro mismastrumado. Pro manko de fremda valuto la registaro de Nicolás Maduro, prezidanto ekde 2013, striktigis valutlimigojn, stimulante nigran merkaton kaj neformalan dolarigon. La rezulto: historia recesio, amasa elmigrado kaj malriĉiĝo de 95 % de la loĝantaro.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Jezer DORANTE
korespondanto de MONATO en Venezuelo

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jezer Dorante el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2025-06-30