![]() Moderna vivoPAPO FRANCISKODankon pro la florojLa unuan paskotagon – la 20an de aprilo – post la beno Urbi et Orbi (por la urbo kaj la mondo) kaj post la rondveturado per la „papomobilo” en la placo de Sankta Petro, la elĉerpita kaj grave malsana papo okazigis malgrandan aŭdiencon kun la nederlandaj portantoj de la flora saluto. Ili, eksteruloj, estis do inter la lastaj, kiuj vidis la papon viva. Tiun ĉi fojon, en 2025, la nederlandaj florkulturistoj kaj florkomercistoj – precipe el la „bulboregiono” – donacis floran dekoracion faritan kun la koloroj de la jubileo, blua, verda, flava kaj ruĝa, kiuj respektive signifas interalie fidon, novan vivon, ĝojon kaj amon. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Kees NEEFT
Nederlando
Kees Neeft estas emerita instruisto kaj administristo en lernejoj. Naskiĝis en 1942 kaj loĝas en Leiderdorp, apud Leiden, en Nederlando.
|