![]() Moderna vivoDISTRADOŜatokupoj en VenezueloEn lando tiel vigla kaj diversa kiel Venezuelo, okupiĝi pri hobioj ne estas simple pasigi la tempon; hobioj estas esprimoj de identeco, kreivo kaj fortikeco. Homoj trovas en siaj ŝatokupoj manieron rilati al siaj pasioj, venki defiojn kaj konstrui fortajn komunumojn. De tradiciaj ĝis modernaj, ĉi tiuj ŝatokupoj reflektas la kulturan riĉecon kaj eltrovemon de generacio, kiu ne ĉesas lukti kontraŭ malfeliĉo. Muziko kaj danco: ritmo en la sangoMuziko estas, sendube, unu el la kolonoj de la venezuela kulturo, kaj junuloj ne estas ekster tiu arto. Multaj trovas rifuĝon kaj esprimvojon en muziko. De ludado de instrumentoj kiel cuatro 1 [kvar], gitaro aŭ piano, ĝis ĝuo de salso, merengo aŭ regetono; muziko estas ŝatokupo, kiu kunigas homojn. Aldone, platformoj kiel jutubo kaj tiktoko permesas al multaj junuloj montri siajn talentojn al la mondo, kaj ilia pasio iĝas kariero. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Jezer DORANTE
korespondanto de MONATO en Venezuelo
Jezer DORANTE estas instruisto pri hispana lingvo kaj literaturo, radioparolisto kaj muzikisto. Li kreas esperantan enhavon por Jutubo kaj verkas dulingvajn artikolojn.
|