MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Literaturo

RAKONTO

La ĉarmaj stratartistoj

Antaŭ multaj jaroj mi restis en Rusio pli ol unu monaton. Kaj mi neniam forgesas iujn homojn kaj okazaĵojn, precipe kelkajn ĉarmajn stratartistojn. En Moskvo kaj Sankt-Peterburgo, ĉie troviĝis stratartistoj en turismaj allogaĵoj aŭ homplenaj lokoj.

En Moskvo ĉe la enirejoj kaj fontanoj de la Rusia Ekspozicia Centro estis pluraj kantantoj, inter kiuj du maljunulinoj lasis ĉe mi penetran impreson. Ili estis tipaj rusiaj avinoj – dikkorpaj, vestitaj per mallonga peltaĵo, en muslina jupo, ledaj ŝuoj kaj kun dika tuko sur la kapo. Unu ludis akordionon kaj la alia kantis. Mi ne komprenis la tekston. Iliaj pasio kaj movoj montris, ke tio certe estas gajiga kanto. Ili sin distris, tien kaj reen paŝante en frosta vento, kelkfoje balancante la kapon kaj ridetante al pasantoj. Ilia ĝojplena prezentado haltigis min. Kiam ili paŭzis, mi laŭte petis: „Bonvole kantu Katjuŝa!” La avinoj ne komprenis la ĉinan sed rekonis Katjuŝa. Tuj eksonis la akordiono, kaj la kantanta avino ekkantis Katjuŝa kun viglaj gestoj. En Ĉinio mi aŭskultis plurfoje la kanton Katjuŝa, sed neniam kun tiaj intereso kaj entuziasmo kiel tiam – ĉar tio estis la aŭtenta gusto.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

YIN Jiaxin

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Yin Jiaxin el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2025-05-24