Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Libroj

Eppur si muove!

Estas delonge sciate, ke, kiel en ĉiuj grupoj de parolantoj de aliaj lingvoj, nur frakcio de tiuj, kiuj ilin studas, atingas sufiĉe altan nivelon por plene ĝui la artismajn varojn produktitajn en tiuj lingvoj (kaj en/de la respektivaj kulturoj, kiuj ilin uzas). Tiu fenomeno okazas ankaŭ ĉe ni, esperantistoj, kiuj ĝenerale preferas uzi Esperanton alimaniere ol legante librojn.

Rezulte de tio, bedaŭrindas agnoski, ke multaj esperantistoj scias preskaŭ nenion pri nia originala literaturo, kaj ĉar oni ne disvastigas ĝin, plejmulto el la neesperantistoj eĉ dubas, kiam oni parolas al ili pri ties ekzisto, dum multaj el ili simple ne kredas je ĝi; aliaj – post loooonga diskutado – agnoskas ĝian ekziston; sed malfide sin demandas pri ties kvalito, kvazaŭ literaturo en „lingvo inventita” neniam povus atingi la saman kvaliton de la klasikaĵoj de tutmonda beletro, „ĉar mankas al tiu lingvo la historia kaj kultura fono de etna popolo”. (Kaj mi konfesas: mi estus ja feliĉa, se tiuj malfidemuloj almenaŭ inventus novan argumenton kontraŭ nia beletro, ĉar tiu ĉi estas jam pli olda ol Metuŝelaĥo ...)

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Fernando PITA
John Francis: La granda kaldrono. Eld. Esperanto-Asocio de Britio, 2024. 626 paĝoj. ISBN 978-0-902756-73-1.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Fernando Pita el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2025-05-24