MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Spirita vivo

AKTUALE

Ne forgesu preĝi por mi

Hazarde antaŭ kelkaj tagoj mi revidis la foton „La tri papoj”, kie ili aperas etikeditaj per sia ĉefa karismo: Johano Paŭlo la 2a (espero), Benedikto (fido) kaj Francisko (karitato). Kompreneble tio ne signifas, ke nur unusola karismo estus por ili karakteriza; certe ĉiu el ili havis siajn prioritatojn laŭ la propraj stilo kaj vivsperto, sed multon ni lernis el ĉiu el ili.

Ekzemple kelkfoje oni pretendas kontraŭmeti la gvidadon de Francisko al tiu de Benedikto, forgesante la bonegajn rilatojn inter ili, kaj ke por ambaŭ estis gravegaj la rolo de la atestanto en la prezento de kristanismo al la mondo, la emfazo pri la moralo, la karitato.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Alberto García FUMERO
kunlaboranto de MONATO en Kubo

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Alberto García Fumero el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2025-05-01