PolitikoOPINIOFrancisko, ŝtatestro kaj reformemuloKiam oni parolas pri la papoj, oni tuj pensas pri ilia rolo kiel spiritaj gvidantoj de la katolika eklezio. Sed ofte oni forgesas alian gravan dimension: la papo estas ankaŭ la estro de Vatikano, suverena ŝtato kun propraj institucioj, funkciuloj, administrado kaj interna logiko. Post la demisio de Benedikto la 16a, la nova papo Francisko la 1a – Jorge Mario Bergoglio [ĥorĥe mário bergoljo] – heredis ne nur spiritan respondecon, sed ankaŭ konkretajn defiojn rilate al la regado de Vatikano: netravideblon, financajn skandalojn, misuzojn kaj fortajn rezistojn de la roma kurio kaj de interesogrupoj kontraŭ la reformoj. Bilanci la konklavonInter la plej gravaj reformoj estas la modifoj de la reguloj pri la konklavo, la asembleo, kiu elektas la papon-ŝtatestron vatikanan. Francisko limigis publikan diskutadon pri eblaj posteuloj dum la papo ankoraŭ vivas, tiel bridante la antaŭkonklavan periodon. Krome li vastigis la kardinalan kolegion donante pli da voĉoj al Afriko, Azio kaj Latin-Ameriko. Per la plivastigo de la kolegio Francisko celis plibonigi la reprezentadon de tiuj regionoj, kiuj ofte estis subreprezentataj. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Massimo RIPANI
korespondanto de MONATO en Italio kaj redaktoro de la rubriko Politiko
|