![]() PolitikoVENEZUELOPapo Francisko: Peranto, kritikisto aŭ spektanto?En la lastaj jaroj Venezuelo travivis unu el la plej gravaj humanitaraj krizoj en sia historio. Kun kolapsinta ekonomio, diasporo superanta sep milionojn da homoj, kaj polusigita politika sistemo, papo Francisko estis rigardata de venezuelanoj kun espero, skeptiko kaj, fojfoje, frustriĝo. La unua latin-amerika papo traktis temojn sentemajn por la lando: malvolan migradon, ekstreman malriĉecon, socian justecon kaj politikan dialogon. Tamen, lia sinteno ne ĉiam estis rigardata en la sama maniero de la registaro de Nicolás Maduro, la opozicio kaj la civila socio. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Jezer DORANTE
korespondanto de MONATO en Venezuelo
|