![]() TurismoVENEZUELOSurvoje al turisma revigliĝoEn la nordo de Sud-Ameriko situas Venezuelo, tutmonde konata pro siaj grandaj petrolrezervoj. Tamen krom la bareloj de kruda petrolo, la lando disponas pri imponaj turismaj allogaĵoj: de fabelaj strandoj ĝis majestaj montoj kaj abundaj ĝangaloj kun unika biodiverseco. Venezuelo povas fariĝi grava turisma lando. Sed kial la disponebla potencialo ne estas uzata? Venezuelo estas lando de kontrastoj. En ĝia teritorio estas kelkaj el la plej spektaklaj vidindaĵoj. Salto Ángel estas la plej alta akvofalo en la mondo. Ĝi situas en la koro de la Nacia Parko Canaima, kiu ŝajnas esti kvazaŭ prenita el iu sciencfikcia filmo kun siaj tepui – altebenaĵoj, kiuj leviĝas al la ĉielo. Ili enestas en la listo de mondaj heredaĵoj de Unesko. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Jezer DORANTE
korespondanto de MONATO en Venezuelo
|