MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Politiko

AFGANIO

La taliboj ĉe la fakta agnosko

Afganio ne estas timiganta fabelo fortranĉita de la cetero de la mondo, ĝi estas reale funkcianta ŝtato, kiu bezonas subteni rilatojn kun aliaj kaj havas sian propran internan politikan logikon.

Efektive, la afgana registaro ne estas monolito, eĉ tie troviĝas homoj, kiuj malaprobas la senkompatan radikalismon de la islamaj reformoj. La ministro pri internaj aferoj, Saruĵiddin Hakkani, kritikis la plej radikalajn ŝanĝojn nomante ilin senradikaj en la islama jursistemo. Li krome avertis la aliajn ministrojn pri la malkontento de la tiel nomataj centraj taliboj, tamen mallonge poste li estis devigita forlasi la landon. Li pilgrimis al Sauda Arabio, kie li restis pli longe por nedifinita kuracado. Ĉiuokaze ne miskomprenu – eĉ Hakkani troviĝas malproksime de iu ajn normo de internacia politika vivo.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Maksat KUDAJBERGEN

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Maksat Kudajbergen el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2025-04-30