MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Medio

KOREIO

Akva sekreto por longa kaj sana vivo

Laŭ esploroj, la nuna homvivo estas ĉirkaŭ 45 jarojn pli longa kompare kun tiu antaŭ 120 jaroj. Kio estas la kialo? Tio okazas danke al pura akvo, nome krana akvo. Esploristoj asertas, ke kranakvo plilongigis la homan vivon je ĉirkaŭ 30 jaroj, kaj medicina evoluo efikis vivlongige je ĉirkaŭ dek jaroj. Ĝenerale afrikanoj havas mallongan vivon, ĉar multaj el ili ne estas provizataj per pura akvo kaj trinkas poluitan akvon. Kiam niaj prauloj ne havis puran trinkakvon, ilia averaĝa vivdaŭro estis eĉ malpli ol 40 jaroj. Civilizitaj landoj ĝuas bonan konsumatan trinkakvon:

Kion ni trinkas

(1) Pli ol 200 specoj de akvoj aĉeteblaj en vendejoj estas mineralaj ĉerpataj el subteraj profundoj. Ili estas puraj je kvalito simile al kranakvo. Tamen ĉerpi mineralakvon ne nur kaŭzas poluadon kaj malplenigon de la grundakvo, sed ankaŭ poluas la medion per plastaj boteloj nur unufoje uzeblaj, kiuj ne diseriĝas en la naturo. Kaj plie, mineralakvo estas 2300-oble pli kosta ol krana akvo;

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

KIM Jong Kwang
Koreio


KIM Jong Kwang 김종광 [kim dʑoŋ ɡwaŋ] laboras ĉe K-water (Akvo­-Resursa Korporacio de Koreio) kaj estis prezidanto de Korea Esperanto-Junularo de 2002 ĝis 2003.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Kim Jong Kwang el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2025-05-24