![]() El diplomatia vidpunktoCENTR-AZIOĈu okazo por eterna amikeco?La 31an de marto 2025 la prezidantoj de tri centr-aziaj landoj (Kirgizio, Uzbekio, Taĝikio) kunvenis en la due plej granda taĝikia urbo Ĥuĝando, kiu situas borde de la rivero Sirdarjo, kie ili subskribis traktaton pri la geografia kontaktopunkto 1 de la ŝtatlimoj en la disputata Fergana Valo kaj la deklaron de Ĥuĝando pri eterna amikeco. Dum la pintkunveno okazis ankaŭ diskutoj inter la prezidantoj en pli malvasta kaj vastigita formoj kun la celo plifortigi regionan kunlaboron kaj solvi longtempajn naciajn malakordojn kaj multajn teritoriajn konfliktojn, kiuj en la pasinteco signife nutris la malstabilecon de la regiono. Disputata teritorioPost la disfalo de Sovetio kelkaj el ĝiaj iamaj landoj ekhavis (kaj iuj eĉ nun havas) oftajn diplomatiajn interkverelojn kaj limajn konfliktojn, ĉar la limoj inter la landoj en la pasinteco ne estis precize difinitaj, kaj en multaj okazoj pli frue oni ne respektis geografiajn, etnografiajn, religiajn kaj aliajn diferencojn. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio
Julius Hauser estas emerita ambasadoro de Slovakio. Li esperantistiĝis kiel memlernanto en 2010.
|