MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Politiko

ATOMPROGRAMO

Irano konsentis pri intertraktado kun Usono

Irano akceptis nerektan dialogon kun Usono pri sia atomprogramo. En marto Irano respondis pere de Omano leteron de la usona prezidento Donald Trump, senditan al la supera spirita gvidanto ajatolo Ali Ĥamenei. Trump komunikis, ke se interkonsento pri la irana atomprogramo ne estus subskribita, estus minaco pri bombado fare de Usono. Krome li minacis per novaj duagradaj sankcioj iranajn varojn. Trump deklaris, ke li lasas du monatojn por intertraktado pri subskribo de interkonsento.

„Maksimuma premo”

Komence Ĥamenei nomis „trompo” la proponon de Trump pri intertraktoj. Krome la ministro pri eksteraj rilatoj, Abbas Arakĉi, deklaris, ke intertraktoj ne estos eblaj, se Vaŝingtono ne ŝanĝos sian politikon de „maksimuma premo”.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Evgeni GEORGIEV
korespondanto de MONATO en Vieno

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Evgeni Georgiev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2025-04-27