![]() MedioVENEZUELOAmazonio endanĝerigataVenezuelo, lando konata pro sia vasta natura riĉeco, alfrontas unu el la plej gravaj ekologiaj krizoj en sia historio – kontraŭleĝan minadon. Tiu ĉi agado, kiu neregeble disvastiĝis en la lastaj jaroj, ne nur ruinigas unikajn ekosistemojn, sed ankaŭ generas profundajn sociajn, ekonomiajn kaj prisanajn sekvojn. PligraviĝoKontraŭleĝa minado en Venezuelo ne estas nova fenomeno, sed ĝiaj skalo kaj amplekso kreskis eksponente en la lasta jardeko – grandparte pro la aktuala ekonomia krizo en la lando. Kun senbrida inflacio, subnivelaj salajroj nesufiĉaj por kovri bazajn bezonojn kaj malkreskanta petrolindustrio, multaj venezuelanoj vidas tian minadon kiel alternativon por pluvivi. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Jezer DORANTE
korespondanto de MONATO en Venezuelo
|