![]() Moderna vivoKOREIOKimĉio: laktoacida-fermenta nutraĵoKimĉio (koree: 김치, gimchi) estas simbolo de koreaj manĝaĵoj kaj reprezentas fermentaĵojn de Koreio. Kiam koreoj longe forestas de la patrujo, kimĉio estas la unua manĝaĵo reportanta nostalgion. Por koreoj kimĉio estas tiel grava, ke ne imageblas manĝotablo sen kimĉio. Nuntempe kimĉio estas amata ankaŭ de multaj homoj en la mondo ne nur pro la gusto, sed ankaŭ pro la sana efiko de malmultaj kalorioj, multaj dietfibroj kaj utilaj substancoj produktataj dum la fermentprocezo, kiuj helpas la metabolon. OriginoLaŭ literaturo, la historio de kimĉio estas proksimume 3000 jarojn longa. En la antikva tempo oni peklis brasikon, napon, kukumon k.a. kontraŭ putrado, kaj en la dinastio Goryeo 1 peklaĵoj nomiĝis ji aŭ jeo. Poste, en la dinastio Joseon 2, tio evoluis al fermentaj nutraĵoj kun diversaj ingrediencoj: ajlo, zingibro, verda cepo, kapsiko ktp, kiuj helpas la agadon de mikroorganismoj dum la fermentado, kaj nomiĝis dimchae, kaj de la 19a jarcento gimchi. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. CHO Myung-ja
Koreio
CHO Myung-ja estas prezidanto de Inĉon-Filio de KEA de 2006 kaj ĉefredaktoro de la organo La Lanterno Azia de Korea Esperanto-Asocio de 2014.
|