LibrojMumin-mondo de fantazio kaj magioEn la hodiaŭa mondo, kie elektroniko tro ofte kaptas kaj distras la atenton de infanoj, estas esence serĉi alternativojn – eĉ se tio postulas de plenkreskuloj pli da tempo kaj pacienco. Kometo en Muminvalo kaj Ĉapelo de sorĉisto, du el la verkoj de Tove Jansson, estas perfektaj por komuna legado kun 6–7-jaruloj. La libroj estas ŝanco por ambaŭ generacioj kunlegi, diskuti kaj vastigi sian vortotrezoron en Esperanto, lingve vigla kaj stile riĉa. Se post libroj kiel La centetaĝa kosmoŝipo oni serĉas novajn aventurojn, tiuj ĉi du libroj estas la sekva paŝo. Kometo en Muminvalo kaj Ĉapelo de sorĉisto enhavas pli da teksto, malpli da bildoj, kaj la paĝoj estas nigrablankaj. Sed la rakonto same kaptas la atenton kaj vekas la imagokapablon – kaj de la infano, kaj de la plenkreskulo. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Massimo RIPANI
Tove Jansson: Kometo en Muminvalo. El la sveda tradukis Sten Johansson. Eld. Esperanto-Asocio de Britio, 2022. 154 paĝoj. ISBN 978-0-902756-56-4.Tove Jansson: Ĉapelo de sorĉisto. El la sveda tradukis Sten Johansson. Eld. Esperanto-Asocio de Britio, 2023. 142 paĝoj. ISBN 978-0-902756-65-6.Por mendi, iru al la Retbutiko.
|