MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Moderna vivo

SENEGALO

Vespermanĝa edukiteco

Se vi estas invitita al vespermanĝo ĉe via gastiganto, ne forgesu bonajn manierojn. Manĝi en privata hejmo postulas respekti la kutimojn, ekzemple, lavi siajn manojn antaŭ kaj post la manĝoj. Estas pli bone unue observi, kion faras la homoj ĉirkaŭ vi.

Vi verŝajne sidiĝos apud via gastiganto, sur la planko, kaj deco postulas, ke vi demetu viajn ŝuojn. En iuj cirkonstancoj estas tre malĝentile montri la plandojn. La manĝaĵo estas prezentata en du aŭ kvin grandegaj teleroj, kaj ĉar vi estas altnivela gasto, viaj gastigantoj prezentos al vi la plej bonajn pladojn. Novuloj simple prenas malgrandajn pecojn inter siaj fingroj; ordinaruloj formas bulojn de rizo kaj saŭco.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Kossi WOUDJI
Senegalo

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Kossi Woudji el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2025-05-12