MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Moderna vivo

SPORTO

Foriris la voĉo de la itala piedpilkado

Bruno Pizzul [bruno picúl], la historia „voĉo” de itala piedpilkado, forpasis en la aĝo de 86 jaroj, lasante notindan malplenon en la mondo de sporta ĵurnalismo, kiu malfacile plu estos la sama. Naskite en Udine (regiono Friulo) la 8an de marto 1938, Bruno Pizzul forpasis kelkajn tagojn antaŭ ol festi sian 87an naskiĝtagon.

Lia sport-ĵurnalisma kariero – precipe kiel telekomentisto pri la maĉoj de la itala nacia teamo – kiu daŭris 16 jarojn (de 1986 ĝis 2002) markis epokon, kaj lia labormanieron karakterizis eleganta, trankvila kaj neniam troiga stilo. Antaŭ ol eniri la ĵurnalisman karieron, Pizzul estis estimata mezulo, kiu ludis futbalon en lokaj teamoj kiel Pro Gorizia, Catania kaj Cremonese. Vundo al genuo finis antaŭtempe lian futbalistan karieron, puŝante lin al ĵurnalismo. Dungite de la ŝtata itala radio kaj televido (RAI) en 1969, li debutis kiel televida komentisto la 8an de aprilo 1970, komentante la krommaĉon de Coppa Italia (itala ĉampionado) inter Juventus kaj Bologna.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Jacopo PIGRO
korespondanto de MONATO pri Italio


Jacopo PIGRO estas italgreka lernejano, loĝanta en Kipro. Li ludas gitaron kaj frapinstrumentaron kaj interesiĝas pri teatro, arto, fremdaj lingvoj, komputado, teknologio, futbalo kaj naturo.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jacopo Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2025-04-27