![]() SciencoMEDICINONova psikiatrio: al inkluziva paradigmo, kiu respektas neŭrodiverseconLa tradicia psikiatrio (tro) ofte rigardis mensajn statojn tra la mallarĝa lenso de supozebla „normalo” kaj patologio, ignorante la naturan diversecon, kiu povas ekzisti inter homaj cerboj. La pli freŝa kaj noveca koncepto pri neŭrodiverseco, kiu agnoskas, ke sindromoj kiel aŭtismo, atentomanka-hiperaktiva perturbo (AHP) aŭ disleksio povas esti ordinara parto de homa varieco, proponas pli kompreneman kaj efikan aliron al mensa sano. Neŭrosciencaj esploroj montras, ke ne ekzistas ununura „normala” cerba funkcio. Ekzemple, emocian malregulon ĉe personoj kun AHP oni povus mise diagnozi kiel liman personec-perturbon (angle: borderline personality disorder aŭ BPO), se oni ne konsideras subkuŝantajn neŭrodiversajn trajtojn. Tia rigida klasifikado ofte kondukis kaj kondukas al netaŭgaj terapiaj proponoj. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Jacopo PIGRO
korespondanto de MONATO en Kipro
|