MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Politiko

AKTUALE

Nord-Kivuo kaj Sud-Kivuo en la faŭko de M23

Pri la milito en orienta Kongo raportis pluraj novaĵagentejoj. Jen la sperto de loka korespondanto de MONATO.

Finiĝis 2024 en D. R. Kongo. La ribelo de M23 reeksplodinta en 2021, pliintensiĝis per manenmana kunlaboro de AFC (Alliance Fleuve Congo – Alianco de la Riverego Kongo) de Cornel Nanga en la provincoj Nord-Kivuo kaj Sud-Kivuo, dum la konga armeo provas respekti batalhalton laŭ la interkonsentoj de Luando, Angolo.

En 2022 ĉiuj ŝtataj oficistoj kaj nenombreblaj civiluloj el la teritorioj Rutshuru, Nyiragongo kaj Masisi rifuĝis al Goma. Tiuj civilaj enlandaj rifuĝintoj instaliĝis tendare en la ekstremaĵoj de Goma. Pli kaj pli Goma trovis sin en sufoka stato, minace ĉirkaŭita de ĉiuj flankoj dum pli ol jaro, ĝis ĝi estis finfine venkoprenita de M23 la 26an de januaro 2025. Bombado kaj pafado en ĉiuj direktoj skuis la tutan urbon kaj igis la homojn diskuri tien-reen, rifuĝintoj kies tendaroj estis detruitaj amasiĝis senespere en lernejaj klasĉambroj. Pli ol 1000 homoj estis pafmortigitaj kaj vunditaj, butikoj kaj varstokoj priŝtelitaj. Por multaj la vivo pene komenciĝas denove je nulo en Goma.

Tiun tagon la tuta urbo dronis en mallumo pro bombrompita kurenta kondukilo. Anstataŭe ekfunkciis por provizado de elektro en la urbo generatoroj kaj sunpaneloj. Same rompiĝis la telefona reto dum tuta semajno.

Lernejoj sen lernantoj

La bankoj, la lernejoj, la lag- kaj flug-havenoj abrupte ĉesis funkcii ĝis nova ordono. La 10an de februaro la estroj de M23 oficiale refunkciigis ĉiujn ŝtatajn oficejojn kaj petis, ke ankaŭ lernejoj refunkciu, sed ĝis nun neniuj lernantoj kuraĝas iri al la lernejoj. Okazis nova alvoko malfermi la lernejajn pordojn la 17an de februaro.

La 13an de februaro estis pafmortigita la muzikisto Delcat Idengo pro tio, ke li faris denuncan kanton kontraŭ M23. Similan sorton havas ĉiuj, kiuj montras sin kontraŭ M23. Ĉiu timas paroli pri tiuj homoj, ĉar ne eblas scii, kiu estas kiu. Plie ĉe multaj konstateblas timemo, kiam preterpasas la soldatoj de M23. Mankas esprimlibero. La ribeluloj de M23 jam invadis multajn partojn de Sud-Kivuo, inter kiuj Bukavu, la ĉefurbon de tiu provinco.

Notinde, la tuta orienta parto de D. R. Kongo, precipe Ituri, Nord-Kivuo kaj Sud-Kivuo estas turmentataj de senkoraj ribeluloj sub egido de Ruando kaj Ugando, laŭ pluraj raportoj de UN.

Joe Mo
D. R. Kongo