Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Libroj

Versaro tre diversa

Carmel Mallia estas la plej aktiva malta esperantisto, multjara akademiano kaj inda posteulo de la pioniro Dun Karm, vera nomo Carmelo Psaila (1871–1961), kiu certigis, ke Malto havas sian lokon en (la literatura) Esperantujo. Carmel nun publikigis sian sepan poemaron, apud Esperanto-lernolibro por maltanoj, du antologioj de maltaj poetoj, kiujn li tradukis, teatraĵoj, du romanoj, du romantradukoj kaj biografietoj pri Zamenhof kaj lia filino Lidja (en la malta lingvo). Respektinda listo!

En 2019 Carmel fariĝis 90-jara kaj por tiu okazo verkis „Simfonio de la 90”, poemaron konsistantan el 90 duversoj, el kiuj la dek lastaj aperas ankaŭ en ĉi tiu poemaro „Versoj el mia puto”, profesie kunmetita kaj eldonita de la aŭtoro mem. Intertempe li survojas al sia 100-jariĝo, sed lia menso daŭre restas akra kiel ĵuspintigita krajono, kaj same la puto de lia kreemo ne elĉerpiĝis.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Lode VAN DE VELDE
Carmel Mallia: Versoj el mia puto. Eld. Karmenu Mallia, 2024. 99 paĝoj. ISBN 978-9918-0-0833-9.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Lode Van de Velde el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2025-04-27