![]() Moderna vivoLATIN-AMERIKOMigrado kaj krimado en VenezueloLa humanitara krizo en Venezuelo kreis unu el la plej grandaj migraj ondoj en la lastatempa historio de Latin-Ameriko. Milionoj da venezuelanoj serĉis rifuĝon en najbaraj landoj cele al pli bonaj vivkondiĉoj kaj sekureco. Tamen, tiu amasa migrado estigis serion da kompleksaj defioj, inter kiuj elstaras la plifortiĝo kaj ekspansio de transnaciaj krimaj organizaĵoj, kiel la Trajno de Aragua [aragŭa]. Kio estas la Trajno de Aragua?La Trajno de Aragua estas venezuela krima bando havanta kaj organizitan strukturon kaj gigantan agadkapablon, kiu profitas la vundeblecon de venezuelaj migrantoj por vastigi sian agadon tra la kontinento. Migrado provizas ĉi tiun organizaĵon per konstanta fluo de malmultekostaj kaj facile manipuleblaj laborfortoj, kaj ankaŭ per novaj vojoj por kontrabando de narkotaĵoj, armiloj kaj homoj. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Jezer DORANTE
korespondanto de MONATO en Venezuelo
Jezer DORANTE estas instruisto pri hispana lingvo kaj literaturo, radioparolisto kaj muzikisto. Li kreas esperantan enhavon por Jutubo kaj verkas dulingvajn artikolojn.
|