![]() PolitikoAFRIKORadikoj de malamo: geopolitiko de la perfortoLa Movado de la 23a de marto (M23) estas precipe tucia movado, kiu batalas kontraŭ la registaro de Kinŝaso, konkerante grandajn partojn de la regiono Rutshuru, en la provinco Nord-Kivuo, ĉe la limo kun Ugando kaj Ruando. Fondita unuafoje en 2012, ĝi estis malkonstruita jaron poste de la konga ŝtato subtenata de interventrupo de UN. M23 agadas denove en Kongo ekde la fino de 2021. Ĝi estas parto de longa historio, precipe tiu de la genocido en Ruando kaj la posta unua konga milito. Subteno al genocidoLa konga diktatoro Mobutu subtenis en la najbara Ruando hutuan reĝimon, kiun gvidis influaj politikaj kaj militaj figuroj kiel Juvénal Habyarimana, kies morto en 1994 estis la katalizilo de la genocido. La ĉefaj kunlaborantoj inkludis Théoneste Bagosora, organizanton de la genocido; Jean Kambanda, ĉefministron dum la genocido; kaj Agathe Habyarimana, membron de la potenca grupo Akazu. La milicoj Interahamwe ludis kernan rolon en la masakroj, dum amaskomunikiloj kiel la Libera Radio-Televido de la Mil Montetoj instigis al malamo. Senrezulta interveno francaUnuiĝintaj Nacioj donis mandaton al Francio interveni per la operaco Tourquoise cele al protektado de civiluloj kaj stabiligado de la situacio en la okcidentaj regionoj de Ruando, kiuj estis sub atako de hutuaj milicoj kontraŭ la tucioj. Tamen, la operaco nek sukcesis eviti la masakrojn nek venis sufiĉe frue por efike malhelpi la genocidon. Francio estis akuzita pro subteno al la hutua registaro, kaj la mision multaj rigardis tro limigita kaj malfrua. Unua konga militoLa genocido ĉesis nur, post kiam la Patriota Fronto Ruanda (FPR) akiris la povon. En la afero havis gravan rolon armita tucia kolono, kiuj forlasis Ugandon – rifuĝejon de tuciaj disidentoj – kaj transiris orientan Kongon (rekrutigante lokajn tuciojn survoje) por atingi Kigalon kaj ĉesigi la masakron. Tri jarojn poste, trupoj komandataj de Laurent-Désiré Kabila foriris el Ruando por marŝi al Kinŝaso kaj senpotencigi diktatoron Mobutu, kiu gastigis en Kongo multajn hutuajn ekstremistojn. Dua konga militoLa ribelo kondukata tiutempe de Laurent-Désiré Kabila, kiu fariĝis prezidanto de Demokratia Respubliko Kongo de 1997 ĝis la atenco en januaro 2001, estis forte apogata de Ruando kaj Ugando. Renversinte diktatoron Mobutu, Kabila akuzis Ruandon pri strebado al dominado en Kongo. La ruandaj soldatoj estis forpelitaj el la lando, kio kondukis al la dua konga milito, kiu finiĝis en 2003. La politika ŝanĝo de Laurent-Désiré Kabila havis kiel konsekvencon la ribelon de la Konga Unio por Demokratio, en 1998, subtenata de Kigalo. Dum la milito, la ruanda armeo daŭre persekutis sur la konga teritorio la ruandajn partoprenintojn en la genocido, farante masakrojn. Siaflanke, la konga registaro komencis regule kunlabori kun la Ruanda Liberiga Armeo (ekde 2000 – Demokrataj Fortoj por la Liberigo de Ruando), grupoj formitaj de hutuaj disidentoj kontraŭ la prezidento Paul Kagame kaj akuzitaj pri la genocido de la tucioj. Ekonomiaj interesojEn la centro de la disputo inter la du landoj troviĝas ankaŭ ekonomiaj interesoj. Ruando eksportas signife pli da krudmaterialoj, precipe ercoj, ol ĝi mem ekstraktas, kio sugestas, ke granda parto de tiuj resursoj estas kontraŭleĝe akirita el Demokratia Respubliko Kongo. Al tio aldoniĝas akuzoj pri la implikiĝo de membroj de la kongaj aŭtoritatoj, kiuj subtenas ĉi tiun ekspluatadon aŭ profitas de ĝi. Arlain KIZEYIDIOKO-MAYINDA
korespondanto de MONATO en D. R. Kongo
|