![]() LiteraturoRAKONTOLa enigmoMi ŝatas vagi en la montaroj kaj serĉi neordinarajn belajn lokojn. Mi fotas ilin, kaj poste mi rigardas la fotojn kaj rimarkas detalojn, kiujn mi ne vidis, kiam mi fotis. La montaroj kaj la arbaroj allogas min. Mi ne povas vivi longe for de ili. Foje-foje en la montaroj mi trovas forlasitajn domojn. Kio igis la homojn ekloĝi en la montaro? Eble ili volis loĝi meze de la naturo, for de la brua mondo. Tamen la forlasitaj domoj estas la plej trista vidaĵo, kiun oni povas imagi. Iam la domoj vivis: estis kameno, fajro. La kameno, la koro de la hejmo, varmigis la domon kaj la homojn. En la domoj sonis kantoj, estis ridado, sed forlasitaj, ili silentas malplenaj. La mebloj, la hejmaĵoj, la ujoj, la libroj ... ankoraŭ estas en ili, sed la fajro en la kameno jam delonge estas estingita. La koro de la domo malvarmiĝis. En la ĉambroj kaŭras mallumo kaj tristo. Estas timige transpasi la sojlon de tia domo, aŭdi la minacan eĥon de la paŝoj en la malplenaj ĉambroj. Mi neniam forgesos varman someran tagon, kiam mi ree ekmarŝis al la montaro. Mi bone konis la vojetojn, la herbejojn, kaŝitajn inter altaj arboj. Eta pado kondukis min al forlasita domo. Eble iu arbaristo aŭ lignohakisto loĝis en ĝi. Nun tie regis kvieto. Aŭdiĝis nek hunda bojado, nek bruo. Mi alproksimiĝis, la pordo estis malfermita. Jes, forlasita domo. Mi enpaŝis negrandan ĉambron. Lito, malnova forno, bretaro kun teleroj kaj bovloj. Apud la lito – komodo kaj fotoj sur ĝi. Mi rigardis ilin. Juna virino kun longa nigra hararo kaj okuloj kiel migdaloj tenis en siaj brakoj knabineton, eble unu- aŭ unu-kaj-duono-jaran. Ŝi ridetis. Mi neniam vidis tian varman karan rideton. Kie estis nun tiu ĉi virino kaj tiu ĉi eta knabino? Kio okazis? Ili loĝis en ĉi tiu domo, sed forlasis ĝin. Kien ili iris? La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Julian MODEST
|