LiteraturoRAKONTOLa kristnaska vespero de onklino TinaSilente kaj varmete estis en la ĉambro. Onklino Tina staris ĉe la fenestro kaj rigardis la neĝon ekstere. Ĉio estis blanka: la domtegmentoj, la arbobranĉoj, la ĝardeneto antaŭ la domo. Ŝi provis elpensi ian belan metaforon aŭ komparon pri tiu ĉi blanka neĝa mondo, sed ne sukcesis. Onklino Tina tute ne deziris diri, ke ĉio blankas kiel en mirinda fabelo aŭ ĉio estas kiel alloga sonĝo. Ja, tiuj ĉi komparoj estis tre konataj kaj uzataj. Iam ŝi instruis literaturon kaj ege ŝatis la belajn vortojn kaj frazojn. Nun la blanka vintro kaj la neĝo vekis en ŝi karajn rememorojn pri ŝiaj infaneco kaj juneco. Proksimiĝis la Kristnaskaj festoj kaj ĝoje senpacience ŝi atendis ilin kaj antaŭsentis, ke ĉi-jaraj Kristnaskaj festoj estos belaj kaj agrablaj. Ja, unu el la plej grandaj festoj estas Kristnasko. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Julian MODEST
|