MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Politiko

KONGO

Predo de perforto

La du provincoj Nord-Kivuo kaj Ituro, en la oriento de Demokratia Respubliko Kongo, estas predo de la perforto de pli ol 120 milicoj kaj armitaj grupoj, kiuj celas regi la teritorion pro etnaj kialoj kaj/aŭ ekspluati la riĉajn erc-kuŝejojn. Tiujn grupojn kontraŭbatalas la konga armeo, kun la subteno de UN-fortoj, kaj de lokaj armitaj grupoj Mai-Mai 1. Ankaŭ armea koalicio, sendita de la najbaraj landoj kaj metita sub la gvidadon de Kenjo, ĉeestas por plenumi la pacprocezojn deciditajn en Luando en novembro kaj en Najrobio en decembro 2023. Kiuj estas tiuj ĉi milicoj kaj armitaj grupoj? Ni konatiĝu kun kelkaj el la plej gravaj: ADF, CODECO kaj CNDP.

ADF

ADF, la Aliancaj Demokratiaj Fortoj, estas armita grupo fondita en Ugando en la 1990aj jaroj kiel opozicio al prezidanto Yoweri Museveni. Ĝi transiris al orienta Demokratia Respubliko Kongo post marĝeniĝo en Ugando. Nun konsiderata kiel unu el la plej perfortaj grupoj en la regiono, ADF batalas kontraŭ la konga kaj la uganda armeoj.

Ekde 2014 la perforto fare de ADF signife intensiĝis, koincide kun pliigitaj operacoj de la konga kaj uganda armeoj. La grupo estas kulpigita pro la masakro de miloj da civiluloj kaj multnombraj brutalaj atakoj en la regionoj Nord-Kivuo kaj Ituro.

Ekde 2000 ADF (ligita kun la grupo Islama Ŝtato (IŜ) ekde 2015) antaŭenigas salafisman kredon en la ĉefe kristana Kongo. Ĝi kulpas pri bombatako, kiu mortigis almenaŭ 17 homojn meze de januaro 2023 en preĝejo en la grandurbo Kasindi. Pri la ago sin deklaris respondeca IŜ. Samtempe ADF estas tre enkonstruitaj en Ituro, kaj ilia lukto estas do ligita ankaŭ al lokaj konfliktoj kaj regionaj streĉitecoj.

CODECO

CODECO estas milico, kiu ekde 2017 prezentas sin kiel protektanto de la lendua komunumo kontraŭ la hemasoj (alia loka etno) kaj la konga armeo.

Nomita laŭ ne plu funkcianta agro-religia firmao Konga Ekonomia Disvolva Kooperativo, la movado estas dividita en plurajn pli-malpli instituciigitajn frakciojn. Ili estas suspektataj esti malantaŭ la morto de pli ol 80 homoj ekde la komenco de januaro 2023 en la teritorioj Djugu kaj Mahagi.

Instigita de la belga koloniado, kiu favoris la hemasojn malprofite al la lenduoj, ĉi tiu antikva interkomunuma konflikto estas ligita kun streĉitecoj pri la loka potenco kaj la uzado de la teritorio. La hemasoj estas tradicie brutbredistoj, dum la lenduoj estas ĉefe terkulturistoj.

Raporto de la „Reto pri Regado de Konfliktoj” 2, publikigita en aprilo 2021, tamen montras, ke estus tro simple resumi la aferon tiel, kaj ke „pli proksima rigardo sugestas, ke ĉi tiu binareco estas fluida.” La konflikto estas kompleksa kaj okazas je pluraj niveloj ĉie en Ituro.

CNDP

CNDP oficiale aperis en julio 2006 en la provinco Nord-Kivuo. Ĝi estas la heredanto de lokaj neregistaraj organizaĵoj, kiel „Nacia Sinergio por Paco”, kiuj intencis batali kontraŭ la kontraŭ-tucia „genocida ideologio”, ofte asociata kun la perfortaj grupoj, kiuj estis akuzataj pri genocido en la pasintaj konfliktoj.

Ĝia gvidanto Laurent Nkunda, tucio el Nord-Kivuo, aperis sur la internacia scenejo post la bataloj en junio 2024, kiam ribelaj grupoj gvidataj de li kaj Jules Mutebutsi atakis Bukavon, la ĉefurbon de la provinco Sud-Kivuo, kun la deklarita celo protekti la tuciajn komunumojn.

Laurent Nkunda naskiĝis la 2an de februaro 1967 en la urbo Mirangi en Nord-Kivuo. Li studis psikologion en universitato en Kongo. Dum la ruanda genocido Nkunda aliĝis al la „Ruanda Patriota Fronto”, tucia ribela movado. Reveninte al sia hejmlando, Nkunda aliĝis al kontraŭregistaraj grupoj, defiante unue Mobutu kaj poste Laurent-Désiré Kabila (iama lia aliancano).

Post la paca interkonsento de 2003, per kiu ĉesis la civila milito en Demokratia Respubliko Kongo, Nkunda aliĝis al la konga armeo kiel generalo. Unu jaron poste pro malakordoj kun la registaro li lanĉis ribelan movadon, nomatan „Nacia Kongreso por la Defendo de la Popolo” (CNDP).

La 22an de januaro 2009 Nkunda estis arestita en Ruando. La konga registaro petis lian ekstradicion pro krimoj en orienta Kongo, sed Ruando rifuzis. Aktuale ne estas oficialaj informoj pri la malliberejo de Laurent Nkunda. Laŭ Unuiĝintaj Nacioj, li ankoraŭ tenas iun influon super parto de la eksa CNDP.

Post lia aresto CNDP oficiale ĉesis ekzisti kiel sendependa ribela grupo, kaj multaj el ĝiaj membroj estis integritaj en la armeon de Demokratia Respubliko Kongo. Tamen, iuj eks-CNDP-membroj poste aliĝis al aliaj ribelaj movadoj, kiel M23. Do, kvankam CNDP mem ne plu ekzistas kiel aktiva grupo post la aresto de Nkunda, ĝiaj eks-membroj daŭre influas la sekurecan situacion.

1. Mai-Mai rilatas al komunumaj milicaj grupoj aktivaj en Demokratia Respubliko Kongo. Ĉi tiuj grupoj estas ĝenerale formitaj por defendi lokajn komunumojn kaj teritorion kontraŭ aliaj armitaj grupoj.
2. Governance in Conflict Network, bazita en la universitato de Gento, Belgio.
Arlain KIZEYIDIOKO-MAYINDA
D. R. Kongo