Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Politiko

OPINIO

La kurda demando kaj PKK

La plej granda etna malplimulto en Turkio estas la kurda. Malgraŭ la kutima bildo, kurdoj ne estas monolita nacio, kaj kiel multaj aliaj homaj grupoj, ĝi konsistas el pluraj subetnoj.

Kurdoj ĝenerale parolas la kurdan lingvon, kiu apartenas al la hind-eŭropa lingvofamilio. La lingvo havas plurajn dialektojn, kiuj ofte estas rigardataj kiel apartaj lingvoj, ĉar mankas interkomprenebleco inter iliaj parolantoj. La situacio estas kompleksa ankaŭ pro la diversaj skribsistemoj, kiujn oni uzas (modifita araba alfabeto en Irano kaj Irako, modifita cirila alfabeto en la regionoj de la iama Sovetio, latina alfabeto en Turkio kaj Sirio).

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

.
Andrey BOCHKAREV
Turkio

MONATO volas kontribui al la socia debato pri aktualaj temoj. Ĉar laŭ nia opinio gravas aŭdi plurajn voĉojn, ĝi regule aperigas opinio-tekstojn. Ĉiu aŭtoro verkas propranome kaj sola respondecas pri la enhavo de sia teksto.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Andrey Bochkarev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-12-02