MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Politiko

D. R. KONGO

Nigra pantero kontraŭ la krimularo

Kuluno estas minaca krimularo, kiu aktivas en Kinŝaso, kaj en la provinco Kongo Centra (proksime al Kinŝaso). Ĝia celo estas ŝteli, minaci kaj difekti per klingaj armiloj (tranĉiloj, ŝtonoj ktp) malfortajn kaj senarmajn homojn. La kulunanoj agadas en grupoj, kaj iliaj bandoj estas strukturitaj hierarkie. Ĉiu bando havas sian propran teritorion, kie ĝi agadas kaj altrudas siajn regulojn. Se hazarde aŭ konscie iu alia bando kuluna eniras fremdan teritorion, tio ofte solviĝas per batalo: la estroj el la du bandoj alfrontas unu la alian por pruvi sian superecon.

Kuluno estas postsekvanto de Pombo, iama nomo por la krimuloj, kiuj ekde la mezo de la 2000aj jaroj en Kinŝaso ŝtelis, mafiis kaj okaze de rezisto facile murdis, vundis aŭ fortranĉis la brakojn de la viktimoj per maĉetoj.

Kaŭzoj

La zairianigo 1, kiu kaŭzis la eksproprietigon de firmaoj de spertaj blankaj manaĝeroj, por doni al novuloj (zairianoj-amikoj kaj proksimuloj de Mobutu la iama prezidanto), bankrotigis plurajn entreprenojn, senlaborigante multajn gepatrojn. La rabado dum la 1990aj jaroj detruis la reston de tio, kio povus esti priskribita kiel nacia ekonomio, lasante multajn laboremajn gepatrojn sen ajna laboro, per kiu ili povus prizorgi siajn infanojn. Tio montras, ke la kulunanoj estas fakte viktimoj de la Ŝtato, mem viktimoj de preda administrado.

Gravas ankaŭ substreki la kontribuon de tiel nomataj reviviĝaj eklezioj en la malstabiligo de familioj en Kinŝaso. Konkure al la drinkaĵo-vendejoj ili plimultiĝas kaj fariĝas grava faktoro en la disfalo de familioj pro senbazaj akuzoj al la infanoj pri sorĉado. Rezulte la gepatroj ofte elpelas siajn gefilojn. Inter ili, la kontribuo de la asocio „Batala Animflegado” de „Maman Olangi” estas precipe grava pro sia fama „ekzameno” de la stato de la animo. Ĉi tiu praktiko kondukis centmilojn da infanoj surstraten, kiuj fariĝas senhejmuloj kaj poste eniras bandajn grupojn kiel Kuluno, serĉante rimedojn por pluvivado. Ni do devus batali kontraŭ tiaj praktikoj.

Post pluraj jaroj da viktimigo kaj ostaĝado de la kinŝasa loĝantaro fare de Kuluno – bandoj de turbulaj kaj preskaŭ neregeblaj junuloj – la duopo nacia polico kaj spionservo trovis iujn rimedojn por elradikigi unufoje por ĉiam la kreskantan barbarecon en la ĉefurbo de la Demokratia Respubliko Kongo.

Operaco „Likofi”

Likofi, en la lingala lingvo, signifas pugnobaton. Konsiderante la krimojn kaj ĉiaspecajn malbonfarojn kulunajn, iama generalo de la polico de Kinŝaso iniciatis la operacon „Likofi” dum la prezidanteco de Joseph Kabila Kabange.

La plenumo de ĉi tiu operaco estas ligita al multnombraj plendoj – krioj kaj larmoj venis de ĉiuj anguloj de la urbo Kinŝaso, eĉ dubigante pri la kredindeco kaj la potenco de la polico.

„Likofi” estis temo de forta kritiko: perfortoj, senprocesaj ekzekutoj kaj kontraŭvolaj malaperoj estis uzataj sendistinge, eĉ kontraŭ multaj senkulpaj homoj. La misuzoj plenumitaj de la konga polico estis denuncitaj en raporto publikigita de Human Rights Watch. La dokumento enhavas ankaŭ informojn pri kadavrodeponejoj kaj pri ĵurnalistoj, kuracistoj kaj aliaj atestantoj, kiuj estis minacataj de polico kaj aliaj ŝtataj agentoj por eviti la raportadon pri mistraktado fare de policanoj dum Operaco Likofi. Tiuj kritikoj finfine puŝis la kongan registaron elekti alian planon.

Operaco „Nigra pantero”

La operaco „Nigra pantero” estas iniciato de la nuna registaro, sub la prezidanteco de Felix Antoine Tshisekedi. Dum ĝi oni arestis ducenton da „neciviluloj”, kiuj estas senditaj al militaj tribunaloj. Estas preciziginde, ke ĉi tiuj „neciviluloj” estas individuoj arestitaj en posedo de armiloj aŭ surhavantaj armeajn aŭ policajn uniformojn.

La komunumoj, kiuj konsistigas la ĉefurbon Kinŝaso, estas 24. Ĉiuj el ili estas submetitaj al malsekureco malutila al ilia evoluo. Operaco „Nigra Pantero”, ĝis nun, estis efektivigita nur en la komunumoj kie la malsekureco estas konstanta, nome la komunumoj Bandalungwa, Bumbu, Kimbanseke, Makala, Masina, Ngiri-Ngiri kaj Selembao. Tamen, tio ne estas sufiĉa. La teritoria kovrado de la operaco devus inkluzivi ĉiujn 24 komunumojn de Kinŝaso kaj ankaŭ aliajn grandajn urbojn de DRK.

1. Zairianigo estis politika kaj ekonomia reformo entreprenita de la diktatoro Mobutu Sese Seko en la 1970aj jaroj. La politiko estis parto de pli vasta strategio, kiu celis forigi koloniajn influojn kaj emfazi la afrikan identecon de la lando. Ĉi tio inkluzivis la ŝanĝon de la lando nomo de Kongo al Zairio kaj la adopton de tradiciaj afrikaj nomoj anstataŭ eŭropaj.
Arlain KIZEYIDIOKO-MAYINDA
D. R. Kongo