Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Politiko

OPINIO

D.R. Kongo: malhela bildo 60 jarojn post la sendependiĝo

Ekde 1960 ĝis nun Demokratia Respubliko Kongo stagnas sur la deirpunkto, malgraŭ tio, ke la lando havas subgrundon riĉan de valoraj ercoj, junan loĝantaron kaj signifan vegetaĵaron. La lando de Patrice Lumumba kaj Simon Kimbangu ne povas eki kaj ekflugi kiel ĝi devus, ĉar la malfeliĉo de Kongo estas ĝia riĉeco, kiu altiras deziron de ĉiuj flankoj. 64 jaroj da sendependeco estas 64 jaroj da soci-ekonomiaj prokrastoj. La registaroj venis unu post la alia, sed la situacio en Kongo nur plimalboniĝas de unu tago al la alia.

Sekureca krizo

Je la sekureca nivelo, estas serioza kaj senprecedenca krizo: la ribela grupo M23, subtenata de la ruanda armeo, semas dezertiĝon kaj teruron ne nur en Kivuo, sed ankaŭ en la nordo kaj en la sudo.

La sekureca krizo, kiu strangolas D.R. Kongon, atingis tiom zorgan nivelon, ke oni riskas, ke ne plu estos Kongo – laŭ la interkonsento de la 30a de junio 1960. Efektive, ĉi tiu krizo ĉiutage plifortiĝas kaj la loĝantaro estas klare forlasita de tiuj, kiuj pretendas gvidi la landon.

En grandaj urboj ekzistas urba banditaro ofte nomata Kuluna, kiu agadas eĉ antaŭ la okuloj de la polico. Troa korupto signifas, ke la justico ne povas esti plenumata. Jen malhela bildo post la sendependiĝo.

Sociekonomia krizo

Dum jardekoj, D.R. Kongo estis scenejo de nedireblaj krimoj, nekredebla perforto kaj kronika malstabileco. Malgraŭ ĉi tiu brutala realo, la voĉoj, kiuj devus resoni plej laŭte, kelkfoje restas sufokataj de politikaj kalkuloj kaj ŝanĝiĝantaj interesoj. Tio, kio estis impete neata hieraŭ, estas hodiaŭ terure evidenta: Kongo sangas, kaj la mondo devas rekoni tion.

La nuna reĝimo kaŭzas multajn problemojn, kaj tio jam ne surprizas, ĉar konganoj scias, ke la novaj gvidantoj estas tiel perfidaj, ke ili agas senkompate kaj detrueme eĉ kontraŭ siaj propraj subtenantoj aŭ aliancanoj. La lando regresis tridek jarojn post la foriro de Joseph Kabila.

En la tempo de Joseph Kabila, 1 dolaro valoris 920 kongajn frankojn (Fc), kaj nun 3000. Inflacio estas ĉiam pli senbrida. Akvo, elektro kaj sano fariĝis maloftaj varoj. Instruado, kiu iam estis la fiero de la konga nacio, kiu travivis la kolonian periodon kaj la postkolonian periodon en sia unua jardeko, fariĝis tre malbona.

Politika krizo

La politiko de predado, se oni devas diri, ĉiam regis ekde Mobutu ĝis hodiaŭ. La politika klaso pensas nur pri si mem. Ĝin karakterizas politika vagado kaj klientismo. Oni opinias, ke por riĉiĝi, oni devas havi politikan karieron. Do kia ajn estas la nekompetenteco, la malmoraleco, sufiĉas, ke oni apartenu al la sama politika familio de la prezidanto por ĝui protekton kaj eĉ pli malbone – senpunecon. La grandaj kaj plej malnoblaj krimoj, la sekretaj murdoj, la fantomaj arestejoj kaj tiel plu ... Rimarku, ke la politika klaso kaj la armeo estis infiltritaj de la ruandaj tucioj 1. Ili okupas komandajn kaj strategiajn poziciojn. Al tio „niaj onkloj”, kiel oni ŝatas nomi la belgojn ame, kaj iuj internaciaj lobioj havas iun rilaton.

En la pasinteco la 30a de junio estis festa tago. Kiam Joseph Kabila alvenis, li alvokis la loĝantaron al meditado – nun la konganoj ne plu festas sian sendependecan tagon kiel antaŭe. Ili kredis, ke Félix Tshisekedi agos malsame ol liaj antaŭloj, sed tio ne okazis. La lando de Kimpa Vita, Kimbangu kaj Lumumba pli kaj pli sinkas en nepriskribebla mizero.

1. „Ekde la revigliĝo de la atakoj de la M23-ribeloj, subtenataj de Ruando en 2022, la partioj de la konflikto ĉiam pli apelaciis al etnaj lojalecoj, estigante ondon de diskriminacio kontraŭ la tuciaj komunumoj kaj la Banyamulenge, kiujn multaj en Kongo konsideras subtenantoj de M23”. Fonto: Human Rights Watch. (red.)
Arlain KIZEYIDIOKO-MAYINDA
D.R. Kongo