MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Scienco

MATEMATIKO

Operacia esploro: scienco de mirindaj elektoj

Operacia esploro povas esti difinita kiel scienca aliro al decida procedo. Alivorte, ĝi helpas determini manierojn por agi pli efike. La naskiĝo de operacia esploro okazis ĵus antaŭ la dua mondmilito. Tiam la brita reĝa aerarmeo (Royal Air Force), ekde la jaro 1937, iniciatis novajn matematikajn esploradojn por solvi taktikajn kaj strategiajn problemojn en armeaj operacoj. Instiginto de tiuj studoj estis la bezono efike interpreti la multajn radarsignalajn informojn, kiuj estis unuafoje haveblaj pere de novaj radaraj aparatoj. Dum la dua mondmilito, la unua praktika uzo de operacia esploro donis la eblon savi pilotojn kaj aviadilojn implikitajn en la konflikto. Verdire, historiistoj konsentas, ke esence la rezulto de la dua mondmilito estis akirita danke al du novaĵoj fare de la britoj, tuj adoptitaj ankaŭ de la usonanoj: la radaro kaj, precize, operacia esploro. Ekde tiam la civilaj utiligoj de operacia esploro estas sennombraj kaj tre utilas por industrio, ekonomio kaj sansektoro.

En la industria fako sukcesaj aplikoj koncernas la planadon de produktado, la optimuman kvantigon de magazenaj stokoj, la idealan lokadon kaj grandecon de instalaĵoj. En la ekonomia kaj financa sektoroj operacia esploro estas efika por faciligi la plej bonan elekton inter diversaj investoj, por determini deĵortempojn de laboristoj, por racie aldirekti veturilojn kaj, ĝenerale, por la plibonigo de transporto kaj loĝistiko. En la medicina kampo efektivaj aplikoj rilatas al studado de la homa genaro, al bilda rekonstruo kaj al solvo de diagnozaj problemoj. Tamen, kromaj aplikoj nuntempe koncernas ankaŭ sociajn sciencojn, biologion, medion kaj eĉ psikologion.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Luca COSLOVICH
Italio


Luca Coslovich estas elektronika inĝeniero kaj doktoro pri operacia esploro. Li laboras en la energia fako kaj instruas loĝistikon en la Universitato de Triesto (Italio). Li publikigis artikolojn en internaciaj sciencaj revuoj.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Luca Coslovich el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-05-31