Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Libroj

Gramatiko ne por komencantoj

Ĉu Zamenhof parolis bantuan lingvon? Neniu el la plej precizemaj studintoj pri lia vivo eltrovis spuron pri tio, kvankam ili eĉ scias, kiom da cigaredoj li fumis ĉiutage. Cetere en Eŭropo oni sciis nenion pri la suahila, ĉar ĝuste antaŭ la apero de Esperanto en 1887 oni estis okupata en Berlino por dividi Afrikon inter la eŭropaj landoj (1884-1885), kaj la germana okupado de Orienta Afriko komenciĝis iom poste, pro kio eŭropanoj devis atendi ankoraŭ iom da jaroj por havi germanlingvajn gramatikojn de la suahila verkitajn de misiistoj.

Malgraŭ tio, Zamenhof hazarde verkis duonbantuan lingvon. La vokaloj de Esperanto estas ŝtelitaj el la suahila, kaj ankaŭ preskaŭ ĉiuj konsonantoj. Sekve de tio suahillingvaj komencantoj post du semajnoj parolas Esperanton pli bone ol franclingvanoj post du monatoj kaj anglalingvanoj post du jaroj.

Sed Esperanto estas duonbantua ankaŭ gramatike. En Esperanto al la baza radiko, ekzemple infan, oni aldonas finaĵojn, por ke ĝi efektive funkciu en la frazoj: infano, infanoj, infane, infaneco . Kaj rigardu, kiel kondutas la suahila: mtoto, watoto, kitoto, utoto. Oni uzas komencaĵojn kaj ne finaĵojn, sed la sistemo estas sama. Pli ĝenerale pro komuna aglutineco ankaŭ la suahila havas monstre longajn vortojn kiel Esperanto, ekzemple wanaendesha = ili stiras = ili-as-ir-ig [la aŭtomobilon].

Kompreneble la vorttrezoro estas tre malsimila al tiu de Esperanto, ĉar al bantua bazo oni aldonis arabajn vortojn kaj ankaŭ aliajn vortojn de enmigrintoj al tiu regiono, kiel la persoj aŭ aliaj azianoj, kaj laste la germanoj kaj la angloj. Eŭropaj legantoj certe rekonos la vortojn shule (= lernejo, el la germana) kaj tikiti (= bileto, el la angla).

Pasinta subjunktivo

Ĉion ĉi vi trovos en la recenzata libreto, 60-paĝa, kiu ne estas libreto por lerni la suahilan: tio estu klara! Ĝi estas priskribo de la gramatika sistemo sufiĉe kompleta, inkluzive de la pasinta subjunktivo: Baba angalikubali mngalioana = se la patro estus konsentinta, vi estus geedziĝintaj. Sed vi ne trovos ekzercojn en ĝi. La bonaj malnovaj frazoj pri tio, ke la ombrelo de la onklino estas sur la tablo (= mwavuli wa shangazi uko mezani) ne estas en ĉi tiu libro. Do serĉu alian tekston, se vi volas demandi preterpasanton, kie estas la stacidomo, sed se vi jam parolas la suahilan kaj volas kompreni, kiel ĝi funkcias, certe akiru ĝin. Ĝi povas esti utila ankaŭ al afrikaj suahillingvaj esperantistoj, kiuj instruas Esperanton per la suahila, ĉar ĝi montras, kiel oni redonas en Esperanto la malfacilajn verbajn sufiksojn/afiksojn/infiksojn en frazoj kiel „se mi estus estinta amata de Rehema, mi estus ekloĝinta en Daresalamo”.

Estas amuze konstati, ke eŭropanoj dum jarcentoj instruis la latinan kaj admonis la lernantojn, ke lernado de la latina helpas pensi logike, sed certe la suahila estas eĉ pli pensiga, kaj la haŭsa, por resti ĉe afrikaj lingvoj, igus la lernantojn lingvistoj.

Fina ekster-recenza noto: La aŭtoro de ĉi tiu libro intence uzas la formon „sŭahila” por fari lingvistan aserton pri la egala pritrakto en Esperanto de la duonvokaloj j kaj ŭ, kio kontraŭas la tradician limigon de la uzado de ŭ nur en postvokala pozicio. Ne okupiĝu pri tio, sed pri la enhavo de la libro. Mi mem preferas eviti la polemikon kaj uzas u, kiel Jan Knappert en la dua eldono de la „Vortaro Esperanto-suahila”.

Renato CORSETTI
Nino Vessella: Baza sŭahila gramatiko. Eld. Université Espoir du Congo, Baraka, 2024. 57 paĝoj. ISBN 979-12-2273302-9.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Renato Corsetti el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-06-16