MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

El diplomatia vidpunkto

TERORISMO

Trista unuaeco de Burkino

Multaj legantoj ne scias, ke la aŭstralia Instituto por Ekonomiko kaj Paco 1 publikigis en februaro raporton sub la nomo Tutmonda Indico pri Terorismo 2024: Mezuro de Konsekvencoj de Terorismo, kiu donas, interalie, resumon de ŝlosilaj tutmondaj tendencoj kaj procezoj rilataj al terorismo en 2023. Jen kelkaj interesaj analizaj pensoj kaj mallongaj diplomatiaj konsideroj.

La Tutmonda Indico pri Terorismo (TIT) 2 disponigas ampleksan superrigardon pri la temo ekde 2012. La 84-paĝa trafa raporto montras, ke la pliiĝo je 22 % de la nombro de mortigitoj de terorismo, kaj la samtempa malpliiĝo de la nombro de terorismaj atakoj, indikas la aktivan intensigon de la fenomeno, kiu lastatempe fariĝis pli kaj pli koncentrita kaj danĝera.

La plej granda terorisma atako en 2023 estis la atako de la 7a de oktobro de ekstremistoj de Hamaso en Israelo, kiu mortigis 1200 homojn kaj estas konsiderata unu el la plej grandaj terorismaj atakoj en la historio.

Trista unuaeco

La plej alta nombro da terorismaj atakoj en 2023 estis en la afrika lando Burkino, kie terorismaj atakoj mortigis 1907 homojn en 258 okazaĵoj, kio estas preskaŭ kvarono de ĉiuj mortintoj tra la tuta mondo. La influo de terorismo en ĉi tiu lando ekde 2014 pliiĝas ĉiujare. Sekvas Israelo (1210 mortintoj), Malio (753), Pakistano (689), Sirio (650) ktp.

Pliboniĝo

La plej grava pliboniĝo de la situacio en ĉi tiu kampo okazis en Irako kaj Afganio. Por la unua fojo Irako lokiĝis ekster la dek plej malbonaj landoj (11a loko). La totala nombro de terorismaj mortoj en ĉi tiu lando malpliiĝis je 99 % ekde sia pinto en 2007 kaj nombro de terorismaj incidentoj malpliigis je 90 %.

Ankaŭ en Afganio (6a loko) la nombro de mortoj malpliiĝis je 84 % kaj la nombro de terorismaj incidentoj je 75 % ekde 2007. Estas tamen rimarkinde, ke TIT ne inkluzivas perfortojn de ŝtatoj aŭ iliaj reprezentantoj. Pro tio en la raporto ne plu estas menciitaj agoj de la taliba movado.

Terorismaj grupoj

Laŭ la raporto la Islama Ŝtato (IŜ) kaj ĝiaj filioj estas la plej malbona terorisma grupo en la mondo jam por la naŭa jaro sinsekve. IŜ realigis terorismajn atakojn en 20 landoj en 2023 kaj respondecas pri la morto de 1636 homoj. Sekvas la armestila, gerila islamisma palestina movado Hamaso, la Subtena Grupo por Islamo kaj Islamanoj (Jamaat Nusrat Al-Islam wal Muslimeen) kaj al-Ŝabab, terorisma milico de salafisma ĝihadismo en Somalio.

Epicentro

La raporto unusence konstatas, ke la epicentro de terorismo moviĝis de Proksim-Oriento al la Sahela regiono en subsahara Afriko, kie Burkino, Malio kaj Niĝero respondecas pri la plimulto de la mortoj de la loka loĝantaro sekve de terorismaj atakoj en la regiono. Ĉi tiuj tri landoj alfrontas necertan estontecon, ĉar post perfortaj armeaj puĉoj ili havas militistajn registarojn, eksiĝis el la Ekonomia Komunumo de Okcident-Afrikaj Ŝtatoj kaj en septembro 2023 anoncis la kreadon de nova defenda alianco, la t.n. Alianco de Sahelaj Ŝtatoj.

La regionoj plej frapataj de terorismo estas subsahara Afriko, Proksim-Oriento, Nord-Afriko kaj Sud-Azio, kie en 2023 okazis ĝis 94 % de la mortoj.

Neantaŭvidebleco

Terorismo kiel formo de timigo de la loĝantaro kun politikaj celoj estas escepta, kaj ĝia neantaŭvidebleco kaj la nombro da viktimoj kondukas al emociaj kaj psikologiaj konsekvencoj, kiuj poste povas konduki al gravaj sociaj kaj geopolitikaj sekvoj en diversaj regionoj de la mondo.

Kia estonteco?

El ĉi tiu vidpunkto la politikaj prognozoj por 2024 kaj la sekva periodo estas tre necertaj. Ne estas duboj, ke la terorisma atako de Hamaso de la 7a de oktobro pasintjare signife plialtigis politikan streĉadon en la mondo kaj la eblon de terorismaj atakoj en ŝtatoj, kiuj estas perceptataj kiel subtenantoj de Israelo, aŭ en ŝtatoj kun granda juda loĝantaro. Kompreneble, al ĉi tio ankaŭ devas esti aldonita la daŭra malboniĝo de la sekureca situacio en la Sahela regiono, kiu povas konduki al plia kresko de konfliktoj kaj terorismaj agadoj.

.
1. La Instituto por Ekonomiko kaj Paco (IEP, https://www.economicsandpeace.org) estas sendependa, senpartia kaj neprofitcela ideofabriko, kies celo estas enfokusigi la atenton de la mondo al paco. IEP havas ĉefsidejon en Sidnejo kaj oficejojn en Nov-Jorko, Hago, Meksikurbo, Bruselo kaj Harareo.
2. La Tutmonda Indico pri Terorismo (TIT) vicigas landojn surbaze de diversaj kvalitaj kaj kvantaj indikiloj (ekzemple la nombroj de terorismaj atakoj, viktimoj, vundoj, kidnapoj ktp.) dum diversaj eventoj kaj antaŭaj jaroj, kiuj havas malsaman pezon dum la kalkulado de la indico.
haus
Julius HAUSER


Julius HAUSER estas emerita ambasadoro de Slovakio.