PolitikoVENEZUELOLa fera virinoMaria Corina Machado estas fama venezuela politika gvidanto. Ŝi naskiĝis la 7an de oktobro 1967 en Karakaso kaj komencis sian karieron en la komerca mondo antaŭ ol eniri politikon. Politika karieroMachado ekokupiĝis aktive pri politiko en 2002, dum la malsukcesa puĉo kontraŭ la tiama prezidanto Hugo Chávez. La partopreno en tiu okazaĵo markis la komencon de ŝia politika engaĝiĝo, kaj de ŝia batalo kaj por demokratio kaj por homaj rajtoj en Venezuelo. Ekde tiam, Maria Corina Machado ludis gravan rolon en batalado kontraŭ la registaroj de Chávez kaj Maduro. En 2002 ŝi fondis la politikan movadon Súmate („Aliĝu” en Esperanto), kies celo estis antaŭenigi la civitan kaj balotan partoprenon de venezuelanoj. En 2010 Machado estis elektita en la tiaman Nacian Asembleon de Venezuelo. Dum la mandato, ŝi elstaris pro firma sinteno kontraŭ la registaro de Chávez kaj defendo de demokratio kaj homaj rajtoj. Tamen, en 2014, ŝi estis eksigita pro partopreno en protestoj kontraŭ la registaro de Nicolás Maduro. Ekde tiam Maria Corina Machado daŭre estas kritika voĉo kaj elstara gvidanto en la venezuela opozicio. Ŝi multe laboris por denunci malobservojn de homaj rajtoj, korupton kaj la ekonomian kaj humanitaran krizojn, kiujn travivas Venezuelo. Politika senrajtigoMachado estis kondamnita pro konspiro kontraŭ la registaro, reklamado de perfortaj agoj en la lando, kontraŭleĝa financado kaj falsado de subskriboj en la prezidenta kampanjo de 2013. Rezulte ŝi ne povos esti elektita dum la venontaj 15 jaroj. Tio estas ekzemplo de la politika polusiĝo en Venezuelo kaj la streĉiĝoj inter la registaro kaj la opozicio. La subtenantoj de la registaro argumentis, ke la ago estis necesa por konservi leĝon kaj ordon, dum la kontraŭuloj vidas la aferon kiel provon limigi demokration kaj esprimliberecon en la lando. Marĝenigo de la opozicioTiu ĉi situacio kontribuis al la krizoj politika kaj socia en Venezuelo, ĉar la opoziciaj gvidantoj, kiel Machado, estis marĝenigitaj en la politika procezo, kio malfaciligas la dialogon kaj la serĉadon de pacaj solvoj al la problemoj de la lando. Gravas reliefigi, ke la politika persekuto kaj la senbazaj akuzoj kontraŭ la opoziciaj gvidantoj frapas ne nur Maria Corina Machado – tio estas parto de pli vasta ŝablono de subpremo kaj aŭtoritatismo de la registaro de Maduro.
Jezer DORANTE
korespondanto de MONATO en Venezuelo
|