MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Politiko

NOV-ZELANDO

Ĉu tabako renversis la registaron?

La antaŭe reganta Laborista Partio malvenkis en la parlamenta elekto, kiu okazis en Nov-Zelando la 14an de oktobro 2023. En 2020 – meze de la pandemio – ĝi ricevis rekordan subtenon kaj povis regi sen formi koalicion. Kiam „Chris” Hipkins iĝis ĉefministro en januaro 2023, li haltigis kelkajn leĝajn projektojn pro manko de progreso. Laŭ la ĵurnalistino Eva Corlett „la pliiĝanta vivkosto kaj la postpandemia maltrankvilo iĝis malkontento pri la aktuala stato, kaj Hipkins malsukcesis atingi la eksterordinaran popularecon de sia antaŭulo, Jacinda Adern”. Laŭ Aaron Smale, la Laborista Partio „malsukcesis trakti la pliiĝantajn ekonomiajn malegalecojn, kiuj daŭre vastiĝas laŭ rasaj linioj”.

Ciklono Gabrielle

La jaro 2023 estis katastrofa por multaj homoj en Nov-Zelando pro pluraj ŝtormoj, kiuj kaŭzis ruinigajn inundojn en nordaj kaj orientaj partoj de la Norda Insulo. En februaro okazis ciklono Gabrielle, la plej „multekosta” ciklono en la suda hemisfero, kaj almenaŭ 11 nov-zelandanoj mortis pro ĝi. Ciklono Gabrielle detruis multajn domojn, bienojn, ŝoseojn kaj pontojn. La situacion pliseverigis la rubo lasita sur montetoj de la forsta industrio dum hakfaligo de arboj. La pluvego forportis ŝtipojn kaj aliajn arbopecojn kaj damaĝis ŝoseojn kaj pontojn kaj ĉion en sia vojo; finfine multa rubo restis sur la plaĝoj. La registaro respondis per tuja helpo, sed evidentiĝis, ke mankas plano por pritrakti homojn, kies domojn detruis la inundoj. Ili frustriĝis pro la longa atendado. Kelkaj malpli furiozaj ŝtormoj okazis en la postaj monatoj, kaj iuj agrikulturistoj devis ripari siajn barilojn kvarfoje en la jaro. Sendube tiaj aferoj influis la sintenon de la popolo.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

D. E. ROGERS
korespondanto de MONATO en Nov-Zelando

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de D. E. Rogers el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-01-13