Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Libroj

Didaktika adoleska krimromano

Allogis nin al la libro Inès en Okcitanio de Laure Patas d'Illiers [lor patás diljé] la vorto „Okcitanio” en la titolo. La okcitana lingvo, trobadoroj, mezepoko, damoj kaj kavaliroj ... Tamen sur la kovrilo nin renkontas tute alia bildo: moderna bird-ornamita trajno kaj nigrahaŭta junulino. La junulino estas la protagonistino, Inès. Ŝi venas el Kaboverdo, insulara lando en Atlantiko apud Afriko, al la franca urbo Montpeliero por studi en tiea universitato. Dekomence legantoj estas avertitaj, ke ĉiuj lokoj estas realaj (tamen ĉiuj roluloj kaj eventoj estas imagitaj). Kaj jes, la blua tramo kun blankaj birdoj (tute ne trajno!) vere estas la montpeliera tramo numero 1. (Bedaŭrinde, partoprenantoj de la 83a UK en Montpeliero en 1998 ne povis vidi tiujn tramojn, ornamitajn laŭ la kvar elementoj de la antikva tempo, ĉar la unua linio estis malfermita nur en 2000.)

Kiu estas Laure Patas d'Illiers?

La aŭtoro de Inès en Okcitanio estas la franca verkistino Laure Patas d'Illiers. Laŭ ŝia intervjuo por la Jutubo-kanalo pri esperanta kulturo EsKu (la oka epizodo), ŝi konatiĝis kun Esperanto nur en 2012, tamen ŝian nomon oni povas vidi ofte sub noveloj, rakontoj kaj teatraĵoj en diversaj gazetoj: MONATO, Kontakto, Literatura foiro, La KancerKliniko, Juna amiko, Beletra almanako kaj Belarta rikolto (vidu http://verkoj.com/verkistoj/laure-patas-dilliers/). La apero en Belarta rikolto sugestas, ke ŝi estas premiita ĉe Belartaj Konkursoj de UEA, kaj jes, tio okazis jam trifoje (en la jaroj 2017, 2018 kaj 2023). En 2021 Laure publikigis kolekton de sciencfikciaj noveloj, Sur bluaj planedoj, kaj en 2023 la libreton Inès en Okcitanio.

Kiu bezonas mallongecon?

Oni facile rimarkas, ke Laure Patas d'Illiers emas krei mallongajn verkojn. Unuflanke, tio estas cedo al nuntempaj moroj. Nun oni apenaŭ konsideras la legadon de libroj la plej interesa okupo, longa verko postulas longan tempon, kaj pro tempomanko ne ĉiam oni finlegas komencitaĵon, eĉ fragmentigitan. Evidente, mallongaj, sed finitaj, integraj verkaĵoj estas pli oportunaj por hastantaj homoj.

Aliflanke, memoru pri personoj, kiuj ankoraŭ nur studas la lingvon (eĉ pli bone, pri tiuj, kiuj jam ellernis kolorojn, nombrojn, tempon, korpon, „sian tagon” ktp, unuvorte pri progresantoj), kaj iliaj instruistoj. Ankaŭ ili bezonas mallongajn tekstojn. Ili serĉas tiel nomatan „facilan” legaĵon, sed preskaŭ ĉiam estas devigitaj kontentiĝi pri libroj pure porinfanaj (ofte tamen kun tro vasta leksikono) aŭ libroj tro adaptitaj kaj pro tio enuaj. Pli taŭgus al lernantoj vere mallongaj verkoj, kolektoj da rakontoj aŭ noveloj kun interesa enhavo.

Ĉu legi aŭ ne legi?

Verŝajne ni jam certigis vin, ke Laure Patas d’Illiers verkas utilajn aĵojn. Ĉu ili estas interesaj? Konkrete tiu ĉi, Inès en Okcitanio?

Sufiĉe interesa, ĉar la novelo ja estas krimromano, kaj ĉiuj atributoj de la ĝenro ĉeestas. En la komenco estas iaj strangaĵoj en la konduto de iuj personoj, ia malklareco pri cirkonstancoj, poste morton ni disponas, kaj en la fino ĉio mirige definitive eksplikiĝas.

En la novelo estas linio pri amikeco kaj amo inter la ĉefaj roluloj, la studentoj Inès kaj Maël. Ĝi estas tute realisma, de enamiĝo tra amoro kaj ĵaluzo al financa subteno, kaj verŝajne allogos adoleskan legantaron. Tamen en iuj kulturoj kelkaj epizodoj (ekzemple, kuna baniĝo) povas esti taksataj kiel „16+”.

Krome, oftas „sociaj” epizodoj, ligitaj kun sociaj rajtoj, financa (sen)dependeco, ŝtataj institucioj.

La novelo de Laure Patas d'Illiers iom similas al la romanoj de Jules Verne pro didaktikeco, t.e. intenca enigo de diversaj informoj en beletraĵon. Temas pri informoj pri urboj kaj tradicioj (pri tramoj, monumentoj kaj la universitato de Montpeliero, pri franca pastiso), pri medicino kaj sana vivmaniero (pri seksa infekto, fungozo, uzo de kontraŭkoncipiloj) kaj pri la ordo de iuj burokrataj procedoj (ekzemple, kondiĉoj de luprenado, pagado pro vizito al kuracisto, ekzamenado de korpo, eĉ entombigo). Ŝajne, por libro por adoleskuloj tia edifeco estas normala, tamen por pli aĝa leganto ĝi povas ŝajni iom nenatura.

Ĉu bona lernilo?

La libreto aspektas tre leginda. Ĝi entuziasmigas legi ĝin kaj atingi sukceson en la lingvolernado. De ekstere allogas la noto „Por progresantoj. B1”, disdivido en etajn, kelk-paĝajn ĉapitrojn kaj ankaŭ ĉarmaj bildoj, desegnitaj de la aŭtorino, en la fino de ĉiu ĉapitreto.

Interne estas atentokapta rakonto. Ĝia lingvaĵo estas tute adekvata por la nivelo B1. En la libro estas aparte rimarkite, ke ĉiuj vortoj troveblas en PIV kaj la reta vortaro ReVo. Troviĝas kelkaj medicinaj kaj juraj terminoj, sed, laŭ ni, progresantoj sukcese legos la novelon preskaŭ senvortare.

La libro estas agnoskita de Franca Esperanta Instituto kaj havas tre bonan teamon de reviziantoj: Said Baluĉi, Renée Triolle, Emmanuelle Richard. Mem estante reviziantoj, ni ne povas legi iun ajn tekston sen fona revizietado, sed en tiu ĉi libro ni rimarkis nur tre malmultajn malglataĵojn.

Do, nia resumo: progresantoj, adoleskuloj, amantoj de detektivromanoj, legu kaj ĝuu!

Anna kaj Mati PENTUS
Laure Patas d'Illiers: Inès en Okcitanio. Eld. Espéranto France, 2023. ISBN 978-2-494261-02-0.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Anna kaj Mati Pentus el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-05-17