![]() SciencoKUBO/ĈINIOKuracilo antaŭenigas fruktodonan kunlaboron„Bioteknika kunlaboro inter Ĉinio kaj Kubo bonorde marŝas,” certigis Bai Xianhong, direktoro de la ĉina/kuba kunentrepreno Biotech Pharma (BPL), per ekskluziva intervjuo al kuba novaĵ-agentejo Prensa Latina. Li ankaŭ dankis al fakuloj el la plej granda insulo inter Antiloj pro ilia rimarkinda kontribuo al la aprobo de Nimotuzumab. Temas pri unuklona antikorpo homecigita, kiu celas kuraci pankreatan kanceron. Tiu kuracilo simbolas kaj pruvas la fruktodonan kunlaboron inter la du landoj, aldonis Bai. Pri NimotuzumabLa rezultoj de klinika studo, plenumita en 23 esplorcentroj tra la tuta lando, ebligis validigi la efikecon de tiu injektebla medikamento. Sekve Ĉinio aprobis ĝian uzadon por trakti pankreatan kanceron sur la propra ega teritorio. Notindas, ke Nimotuzumab estis ne nur la unua produkto enkomercigita de BPL, sed ankaŭ la unua unuklona antikorpo homecigita en Ĉinio ekde 2008, kun rezultoj tre pozitivaj kontraŭ nazofaringa kancero. Por tiu lasta tipo de kancero la celpopulacio konsistis jare el 50 000 pacientoj, sed por pankreata kancero la kvanto atingas 120 000 personojn jare. En la kariba insulo, Nimotuzumab estas aprobita ekde la jaro 2002 de la Centro pri Ŝtata Kontrolo de Medikamentoj, Ekipaĵoj kaj Medicinaj Aparatoj de Kubo (hispana akronimo: CECMED). Ĝin oni vaste uzis ankaŭ kontraŭ kovimo, informis doktorino Tania Crombet Ramos, direktoro pri klinika esplorado en la Centro pri Molekula Imunologio (hispane: CIM). Ŝi ankaŭ aldonis, ke oni testos tiun unuklonan antikorpon eĉ kontraŭ uterkola kancero, kiu estas inter la neoplazioj, kiuj plej okazigis forpasojn en Kubo dum la lastaj jaroj. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Juan Carlos MONTERO MEDINA
korespondanto de MONATO en Kubo
Juan Carlos Montero Medina estas kuba emerita kontisto. Li naskiĝis en 1957 kaj loĝas en la ĉefurbo Havano.
|